Kulta filmo

(Alidirektita el Kultfilmo)

Kulta filmokultfilmo estas filmo kiu allogas obsedan sekvantaron, kiu eble respondas al la filmo malkiel la plejparto de la socio. Ne eblas pli precize difini la terminon, ĉar ĝi estas vaste uzata por tre diversaj filmoj, de la ĝenroj sciencfikcio, hororaj filmoj, nekutimaj muzikaj filmoj, ktp.

A black and white still of Judy Garland from The Wizard of Oz
Judy Garland kaj ŝia ikoneca rolo kiel Dorothy Gale fariĝis gravaj en samseksema kulturo.
Kelkaj adorantoj de The Rocky Horror Picture Show alivestis sin en la vestaĵoj de siaj plej ŝatataj roluloj

Multaj kultaj filmoj estas karakterizitaj de originaleco, novigo kaj rompo de konvencioj. Foje la reago de la spektantaro al kultaj filmoj ne estas tio, kion atendis la produktoroj,

kvankam plejparte filmoj, kiuj fariĝis kultaj filmoj, komencis sian vojon kun nekutimaj elementoj aŭ enhavo (foje eĉ subfosaj kiel ekzemple la filmo "Hairspray" de John Waters kun la dragisto Devine).

La filmo kiu estas konsiderita de multaj filmkritikistoj kaj spektantoj de la plej rimarkinda kulta filmo estas "Rocky Horror Picture Show", reĝisorita de Jim Sherman. Ĉi tiu filmo estas ree kaj denove traspektata tra la mondo por la ĝuo de siaj sekvantoj, kiuj emas kanti la kantotekston per kandellumo, danci la dancojn kaj foje eĉ vestiĝi kiel roluloj de la filmo. Aliaj filmoj, kiuj estas vaste konsiderata kultecaj, estas la filmoj de la bando de Monty Python kaj precipe "Monty Python's Life of Brian", "American Pie", "There's Something About Mary", "The Big Lebowski", "The Room", "Pulp Fiction", "This is Spinal Tap", "Serial Mom", "The Blues Brothers" kaj la fimoj de "Star Wars".

Aliaj filmoj, kiuj akiris la statuson de kultaj filmoj, estas superrealismaj filmoj pri elektronika muziko, droguzo kaj diversaj halucinoj, kiel la brita "Trainspotting", "Midnight Cowboy", "Blood In Blood Out" kaj "Requiem for a Dream".

En Rusio, famis la kulta filmo "Kin-dza-dza!", vortoj kaj frazoj por rusa slango.

La kulta statuso de filmo aŭ aktoro povas esti tre malsama inter malsamaj socioj. Ekzemple, la Brita komedia film-aktoro Norman Wisdom estis kulta ikono en Albanio dum la komunismaj jaroj, tempo kiam lia familie-agrabla stilo certigis ke li ne estis kulta en Britio. Sed nun, post multaj jaroj, liaj filmoj akiras nostalgian kultecon.

Ekzemploj redakti

Kelkaj filmoj konsiderataj kultaj:

Army of Darkness
Batalklubo
Brazil
El Topo
Incubus
La Bredejo (Пасека)
The Blues Brothers
The Matrix
Monstroj, de Tod Browning
Mortinto, de Jim Jarmusch
Possession de Andrzej Żuławski,1981
Rocky Horror Picture Show