Kun ĉio kontrolata (filmo)

Með allt á hreinu estas islanda filmo. Tiu muzika komedio estis fenomene sukcesa siatempe: ĝin vizitis 110 mil homoj en islandaj kinejoj; en 1983 islandanoj estis 235 mil. Pli ol kvaronjarcento poste multaj junaj islandanoj scias grandajn partojn de la dialogoj perkore.

Kun ĉio kontrolata
filmo
Originala titolo Með allt á hreinu
Produktadlando  Islando
Originala lingvo islanda lingvo
Kina aperdato 18-a de decembro 1982
Daŭro 99 minutoj
Ĝenro Muzika komedio
Reĝisoro(j) Ágúst Guðmundsson
Produktisto(j) Jakob Magnússon
Scenaro Ágúst Guðmundsson
Stuðmenn
Eggert Þorleifsson
Filmita en  Islando (kaj malgrandparte en Norvegio kaj Danio
Ĉefrolantoj Egill Ólafsson
Ragnhildur Gísladóttir
Eggert Þorleifsson
IMDb
vdr

La filmo traktas pri konkurenco inter du popmuzikgrupoj kiuj vojaĝas ĉirkaŭ Islando: la malnovstila virgrupo Stuðmenn, kaj la pli progresema, novmoda, juneca kaj multe pli bonsukcesa viringrupo Gærurnar. Por kompliki la aferon, la kantisto de Stuðmenn kaj la kantistino de Gærurnar estas eks-paro.

Kiam fariĝis la filmo, la populara popmuzikgrupo Stuðmenn ĵus rekuniĝis post kelkjara paŭzo. La viringrupo Grýlurnar, kiu nomiĝas Gærurnar en la filmo, fondiĝis por la filmo, sed estis aktiva dum kelkaj jaroj poste.

La filmo estas ĉefe farita dum ludvojaĝoj de Stuðmenn kaj Grýlurnar dum la somero 1982. La scenaro grandparte ekestis spontane dum la filmado.