Kunerad
Kunerad (hungare Kenyered [kenjered]) estas municipo en Slovakio en distrikto Žilina. Kunerad situas ĉerande de Rajecká dolina, sur montopiedo de Luĉana Fatro, 5 km sudoriente de Rajecké Teplice kaj 20 km de sude de Žilina.
Kunerad | |
hungare: Kenyered | |
municipo | |
Kunerada kastelo
| |
|
|
Oficiala nomo: Kunerad | |
Lando | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Žilina |
Distrikto | Distrikto Žilina |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Montaro | Malgranda Fatro |
Memorindaĵo | Kunerada kastelo |
Situo | Kunerad |
- alteco | 494 m s. m. |
- koordinatoj | 49° 05′ 57″ N 18° 42′ 38″ O / 49.09917 °N, 18.71056 °O (mapo) |
Areo | 22,940 km² (2 294 ha) |
Loĝantaro | 931 (31. 12. 2004) |
Denseco | 40,58 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1490 |
Starosto | Daniel Zelenay |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MEST (UTC+2) |
Poŝtkodo | 013 13 (pošta Rajecké Teplice) |
Telefona prefikso | +421-41 |
NUTS | 517721 |
Aŭtokodoj | ZA |
Situo de la municipo enkadre de Slovakio
| |
Situo de la municipo enkadre de Regiono Žilina
| |
Vikimedia Komunejo: Kunerad | |
Retpaĝo: www.kunerad.sk | |
Portalo pri Slovakio |
La municipon sub nomo Hunyarad oni mencias sufiĉe malfrue, nur en 1490. La municipo estiĝis en valo de rojo Bystrička kiel zemana municipo. Ĝi apartenis al zemanaj familioj de Práznovskidoj kaj Athalmiidoj. En la jaro 1990 ĉi tie estis konstruita Preĝejo de Avanco de sankta Kruco.
En Kunerad troviĝas ĉasista kastelo konstruita en la jaro 1916 en secesia stilo laŭ modelo de franca arkitekturo. La kastelo estas ornamita de turoj, arkadoj, terasoj kaj eksteraj ŝtuparejoj. En pasinteco ĝi servis kiel porokaza sidejo de grafa familio de Balestremidoj. Dum SNR havis en la kastelo sidejon stabo de la dua partizana brigado de Milan Rastislav Štefánik kaj germanaj faŝistoj la 25-an de septembro 1944 forbruligis la kastelon. La kastelo estis renovigita en la jaro 1974.