Kunlabora Arta Societo Tinga Tinga

Kooperativo de tanzaniaj artistoj
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Kunlabora Arta Societo Tinga Tinga (TACS) (angle The Tingatinga Cooperative Society) estas kooperativo de tanzaniaj artistoj de la pentra stilo konata kiel tingatinga. La kooperativo funkcias kiel lernejo de pentrarto sed ankaŭ antaŭenigas vendojn de arto internacie por ke ĝiaj membroj povu perlabori vivon.[1]

La kooperativo estis fondita post la tragika morto de la kreinto de la tingatinga stilo, Eduardo Saidi Tingatinga, kun la celo doni kontinuecon al tiu stilo. Ĝi estis formale registrita la 28-an de julio 1990 en Daresalamo. La familio kaj amikoj de Tingatinga adoptis lian artan stilon, transdonis ĝin kaj enkondukis novajn ideojn tiel, ke tingatinga arto fine fariĝis la propra kultura identeco de Tanzanio.[1][2]

La kooperativo arigas preskaŭ cent pentristojn, virojn kaj virinojn. Multaj el tiuj pentristoj konsideras sin posteuloj de Tingatinga, aliaj eksperimentas per novaj formoj kaj motivoj.[1][3][2]

Meze de la 1990-aj jaroj la svisa disvolva asocio Helvetas antaŭenigis ekspozicion de tingatinga arto, kiu travojaĝis diversajn svisajn urbojn. Per la enspezo, konstruaĵo estis konstruita por la kooperativo en Daresalamo. Helvetas ankaŭ subtenis la kooperativon en aferoj de administrado, organizado kaj merkatado. Ekde 2007 la celo de la kooperativo estas sendependiĝi de ekstera financa kaj administra helpo, kaj ankaŭ antaŭenigi la viglan kulturon de Tanzanio.[1]

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti