Damian Msagula

Pentristo de la tingatinga stilo
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Damian MSAGULA (naskiĝis en Ndanda, distrikto Masasi, Tanzanio en 1939 kaj mortis en 2005)[1] estis unua generacia pentristo tingatinga, konsiderata esenca figuro sur la tanzania arta scenejo.[2] Msagula apartenis al la jaa etno.[1]

Damian Msagula
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1938 (1938-11-30)
en Ndanda
Morto 30-an de novembro 2004 (2004-11-30) (66-jaraĝa)
Lingvoj anglasvahila
Ŝtataneco Tanzanio
Okupo
Okupo pentristo
vdr

De juna aĝo li devis trovi sian propran vivmanieron. Lia patro, kiu ne povis subteni la tutan familion, invitis lin forlasi la familian hejmon. Por tempo li vivis kiel muzikisto. Kun nur 15 jaroj, li jam organizis plurajn muzikgrupojn, kiuj estis tre famaj en Mtwara kaj Lindi: la Uhuru Jazz Band, The Black Hammer Boxing Band kaj la Skylarks.[1]

Msagula estis vigla homo kun multaj kaj diversaj interesoj. Li fondis du vilaĝojn, unu en Kwa Msisi en Korogwe meze de la 1960-aj jaroj kaj unu en Kwa Raza, proksime de Mlandizi. Li ankaŭ estis vendisto de fruktoj kaj legomoj kaj dediĉis sin al politiko. Msagula aliĝis al la sendependa TANU-partio pro kiu ŝi havis iujn problemojn kun unu el siaj onkloj. Post sendependiĝo, Msagula aktive partoprenis la politikon de Uĝamaa pri reveno al la vilaĝo, memstareco kaj solidareco. Msagula neniam edziĝis kaj ne havis infanojn.[1][3]

En 1972 Damian Msagula unue kontaktis artistojn de tingatinga arto. La sekvan jaron, li aliĝis al ili kaj komencis pentri. Paron de jaroj poste, li forlasis la grupon por labori sole. Li estis la instruisto de Peter Martin. Damian Msagula amikiĝis kun pluraj homoj profunde implikitaj en la arta mondo de Daresalamo, precipe Rifaat Pateev, la Direktoro de la Rusa Kultura Centro en Tanzanio. Rifaat multe impresis la kvaliton kaj originalecon de la arto de Msagula. En novembro 2003, Msagula suferis apopleksion kaj Rifaat prenis respondecon pri prizorgado de li.[1]

Inter ĉiuj tanzaniaj artistoj Msagula elstaras pro sia individueco. La koloroj de liaj pentraĵoj estas ĉiam en perfekta harmonio. Foje, Msagula produktis siajn proprajn kolorojn el radikoj kaj plantoj. Msagula disvolvis vere unikan stilon centratan sur la homoj kiel origino de la afrika kulturo kaj sur respekto de prapatroj kaj iliaj spiritoj.[1][3]

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti