UĝamaaUjamaa ('famileco' en svahila) estis la koncepto kiu formis la bazon de la socialaj kaj ekonomiaj disvolvigoj de la politikoj de Julius Nyerere en Tanzanio post ĝi akiris la sendependecon el Britio en 1961.

Nyerere uzis Uĝamaa-n kiel la bazon por landa projekto de disvolvigo. Li tradukis la Uĝamaa-n koncepton en politik-ekonomian administran modelon pere de kelkaj rimedoj:

  • La kreado de unupartia sistemo sub la estreco de la Tanganika Afrika Nacia Unio (TANU), pro la neceso solidigi la koheron de ĵus sendependa Tanzanio.
  • La instituciigo de sociala, ekonomia kaj politika egaleco pere de la kreado de centra demokratio; la abolo de diskriminacio bazita sur la akirita statuso; kaj la ŝtatigo de la ekonomiaj ŝlosilaj sektoroj.[1]
  • La vilaĝigo de la produktado, kiu esence kolektivigu ĉiujn formojn de surloka produktokapablo.
  • La helpo al la Tanzania memelteneblo tra du dimensioj: nome transformado de kaj ekonomiaj kaj kulturaj sintenoj. Ekonomie, ĉiu laboru kaj por la grupo kaj por si mem; kulture, Tanzanianoj devas lerni liberigi sin el la dependeco de la potencoj de Eŭropo. Por Nyerere, tio inkludas, ke Tanzanianoj lernu fari aferojn per si mem kaj lernu kontentiĝi je tio kion ili povas akiri kiel sendependa ŝtato.
  • La plibonigo de libera kaj deviga eduksistemoj por ĉiuj Tanzanianoj por konsciigi ilin al la principoj de Ujamaa.[1]
  • La kreado de Tanzania pli ol triba identeco tra rimedoj kiel la uzado de la svahila.

Referencoj

redakti
  1. 1,0 1,1 Pratt, Cranford (1999). “Julius Nyerere: Reflections on the Legacy of his Socialism”, Canadian Journal of African Studies 33 (1), p. 137–52. doi:10.2307/486390. 

Vidu ankaŭ

redakti