Nacia junulara konsilio de Malto

nacia konsilio de junularaj organizaĵoj en Malto
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La Nacia junulara konsilio de Malto - malte Kunsill Nazzjonali Taz-Zghazagh, angle Malta's National Youth Council - estas federacio en Malto reprezentanta en internacia kunteksto la plej gravajn junularajn organizaĵojn de la lando. Esence, la nacia junulara konsilio reprezentiĝas en la Forumo Junulara Eŭropa (france Forum européen de la jeunesse, FEJ, angle European Youth Forum, EYF, germane Europäisches Jugendforum, EJF - en januaro 2023, Forumo Junulara Eŭropa kunigas 105 organizojn, inter ili krom tiu ĉi ankoraŭ 43 pliajn naciajn junularajn konsilojn, kaj 61 neregistarajn organizaĵojn. Ankaŭ TEJO estas membro de Forumo Junulara Eŭropa kiel neregistara organizaĵo. Sidejo de la Nacia junulara konsilio de Malto estas la urbo La Valeto.

Nacia junulara konsilio de  Malto
Kunsill Nazzjonali Taz-Zghazagh
Malta's National Youth Council
organizaĵo
Lando(j) Malto vd
Sidejo La Valeto, Malto
Retejo Oficiala retejo
vdr

Eksteraj ligiloj redakti