Kurda nacia teamo de futbalo

vira nacia teamo de futbalo

La kurda nacia teamo de futbalo (kurde Helbijardey Topî pêy Kurdistan, ھەڵبژاردەی تۆپی پێی كوردستان) estas futbalteamo el viraj futbalistoj, kiu futbale reprezentu la Aŭtonoman Regionon Kurdistano en Irako. La teamo estas parto de la Futbala Asocio en Iraka Kurdistano, kurde یەکێتی ناوەندی تۆپی پێی کوردستان‎‎. Ĉar Iraka Kurdistano aŭ pli granda regno Kurdistano (kiu kovrus teritoriojn de pluraj nunaj membroŝtatoj de Unuiĝintaj Nacioj) internacie ne konsideratas suverena ŝtato kaj ne estas membroŝtato de Unuiĝintaj Nacioj, la Futbala Asocio en Iraka Kurdistano ne estas membro de la Federacio Internacia de Futbalo Asocia, mallongigata FIFA. Anstataŭe ĝi membras en alternativa ligo de regionaj naciaj futbalaj asocioj ekster FIFA, nomata esperantlingve NF-Ligo (longigo aŭ Nova Federacia LigoNe-FIFA-Ligo) respektive angle NF-Board. La teamo en novembro 2008 unuafoje partoprenis la Futbalan Pokalon VIVA de la NF-Ligo, kaj ricevis la 4-an lokon. En 2009 kaj 2010 la teamo ambaŭfoje atingis la duan pozicion, en novembro 2012 rajtis organizi la tiujaran Futbalan Pokalon VIVA kaj ĉampioniĝis en tiu turniro.

Iraka Kurdistano
Iraka Kurdistano
asocio Futbala Asocio en Iraka Kurdistano,
kurde یەکێتی ناوەندی تۆپی پێی کوردستان‎‎
konfederacio NF-Ligo
unua matĉo Sameio 2-2
Kurdistano
7-a de julio 2008
plej granda gajno Tamil Eelam 0-9
Kurdistano
2014
plej granda perdo Sameio 3-1
Kurdistano
13-a de julio 2008
Futbala Mondpokalo
Futbala Pokalo VIVA
aperoj 3 (unua en 2008)
plej bona rezulto ĉampionoj en 2012
vdr