Kvara Simfonio de Brahms

Gnome-speakernotes.svg
I. Allegro Non Troppo (12:41)


II. Andante Moderato (11:14)


III. Allegro Giocoso (6:19)


IV. Allegro Energico e Passionato (11:08)

Ĉiuj registraĵoj estas donaco de Musopen

Ĉu problemoj aŭdigi ĉi tiujn dosierojn? Vidu helpon.

La Simfonio Numero 4 en E-minoro, Op. 98 de Johannes Brahms estas la lasta el siaj simfonioj. Brahms ekverkis ĝin en Mürzzuschlag, tiam en Aŭstrio-Hungario (nun Aŭstrio), en 1884, ĝuste unu jaron post finkompletigi sian Trian Simfonion. Ĝi estis premierita la 25an de Oktobro, 1885, en Meiningen, Germanio.

Orchesterwerke Romantik Themen.pdf
Orchesterwerke Romantik Themen.pdf
Orchesterwerke Romantik Themen.pdf
Orchesterwerke Romantik Themen.pdf

InstrumentaroRedakti

Tiu simfonio estis planita por 2 flutoj (el kiu unu fluteto), 2 hobojoj, 2 klarnetoj, 2 fagotoj, 1 kontrafagoto (3a kaj 4a movimentoj) 4 kornoj, 2 trumpetoj, 3 trombonoj (nur 4a movimento), timbaloj, triangulo (nur 3a movimento) kaj kordinstrumentoj.

MovimentojRedakti

La kvar movimentoj estas la jenaj:

  1. Allegro non troppo (E-minoro)
  2. Andante moderato (E-minoro – E-maĵoro)
  3. Allegro giocoso (C-maĵoro)
  4. Allegro energico e passionato (E-minoro)

Tipa ludado daŭras ĉirkaŭ 40 minutojn.

Eksteraj ligilojRedakti