Kvinlatera piramido

En geometrio, kvinlatera piramido estas piramido kun kvinlatera bazo kaj kvin triangulaj flankaj edroj. Kiel ĉiu piramido, ĝi estas mem-duala pluredro.

Kvinlatera piramido
Bildo
Speco Dupiramido
Solido de Johnson (se ĉiuj edroj estas regulaj)
Bildo de reto Bildo de reto
Verticoj 6
Lateroj 10
Listo de verticoj 5(32.5)
(35)
Edroj detale 5 trianguloj
1 kvinlatero
Geometria simetria grupo C5v
Propraĵoj Konveksa
Duala mem
Information icon.svg
vdr

La regula kvinlatera piramido havas bazon kiu estas regula kvinlatero kaj flankajn edrojn kiuj estas egallateraj trianguloj. Ĝi estas unu el la solidoj de Johnson (J2). Ĝi povas esti konsiderata kiel la "kovrilo" de dudekedro; la resta parto de la dudekedro estas turnoplilongigita kvinlatera piramido (J11).

Pli ĝenerala ordo-2 vertico-uniforma kvinlatera piramido povas esti difinita kun regula kvinlatera bazo kaj 5 izocelaj triangulaj flankoj de iu ajn alto.

Vidu ankaŭRedakti


Kvinlateraj geometriaj figuroj
Kvinlatera piramido | Kvinlatera prismo | Kvinlatera kontraŭprismo | Kvinlatera trunko | Kvinlatera kajtopluredro | Kvinlatera senpintigita kajtopluredro | Kvinlatera dupiramido | Kvinlatera dutrunko | Kvinlatera plilongigita dupiramido | Kvinlatera kupolo | Kvinlatera turnodukupolo | Kvinlatera ortodukupolo

Eksteraj ligilojRedakti