Kvoto povas refernci al diversaj konceptoj:

  • Tiu proporcia parto de tutaĵo, kiun oni devas doni, pagi, aŭ kiun oni rajtas preni, ricevi. Tiele temas pri konceptoj rilataj al kontingento, porcio.
  • Oficiala konstato de la kurzo de papervaloroj aŭ varoj, ĉe borso aŭ oficiala merkato.[1]
  • Kvoto de interezoj estas la jara proporcio inter la interezoj kaj la ilin donanta kapitalo.
  • Kvoto de plusvaloro estas la rilato de la plusvaloro al la salajrosumo (varianta kapitalo).
  • Kurzokvoto estas la ĉiutaga fikso de valoro de kurzo en borso.
  • Profitkvoto estas ĉu la proporcia parto de farita profito aŭ la rilato de la plusvaloro al la tuta kapitalo.
  • Laŭ Francisko Azorín kvoto estas Alteco de punkto rilate al la maro aŭ al difinita nivelsurfaco.[2] Li indikas etimologion el la latina quota el quotus (kiom). Kaj li aldonas la terminon kvoti, por skribi la altecon, aŭ ĉiajn dimensiojn sur plano.[3]

Notoj redakti

  1. Ambaŭ laŭ NPIV en [1] Alirita la 30an de Decembro 2017.
  2. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 123.
  3. Azorín, samloke.