Kyllä isä osaa

televida serio

Kyllä isä osaa (trad. jes, patro kapablas) estas finna humura televidserio, kiu estis prezentita en la kanalo Yle TV2 de la finna televido en 1994–1995.

Kyllä isä osaa
televida serio
Origina lando  Finnlando
Ĝenro televida komedio
Aktoroj Tom Lindholm (patro),
Tuija Ernamo (patrino),
Maiju Jokinen (filino Jonna) kaj
Jarno Jokinen (filo Jussi)
Lingvo(j) finna lingvo
Amplekso
Daŭro sen reklamoj 30
Elsendo
Elsendita 1994-1995 en la kanalo Yle TV2 de la finna televido – 1995
Eksteraj ligiloj
ĉe IMDb
vdr

Intrigo redakti

Ĝi rakontas pri vivo de malriĉa malŝanca kvarpersona familio el la finna urbo Tampereo. Nomoj de patro kaj patrino de la familio ne estas menciitaj en la programo. Nomoj de infanoj de la familio estas Jonna (filino) kaj Jussi (filo). La patro ne sukcesas en sia vivo. La patrino, Jonna kaj Jussi mokas lin. La plej elstaraj aliaj figuroj estas ekzemple najbaroj de la familio (Mauri Kuosmanen) kaj labordirektoro de la patro (Mikko Nousiainen). La familio havas aŭton de la rusia marko Lada, en kies malantaŭa fenestro estas teksto rämä mutta maksettu ("rompita sed pagita"). La familio estas vere multe en la kuirejo kaj apud la manĝotablo oni ekzemple trinkas kafon, faras lernejajn hejmtaskojn pri matematiko kaj sveda kaj legas gazetojn, speciale la gazeton Aamulehti.[1] La serio estas furora en Finnlando.

En pli novaj periodoj la gepatroj estis divorcintaj. La patrino estis transloĝiĝinta al Svedio kaj patro, Jonna kaj Jussi al apartamenta konstruaĵo en Tampereo. Ili prenis avinon de la patro al sia loĝejo, kaj poste la patro dormis apud la avino.

La plej konata epizodo estas verŝajne Kuollut mies kummittelee (mortinta viro haltas), kie oni legis en ĵurnalo, ke mortis iu tute samnoma ol la patro de la familio. Ekzemple la labordonanto de la patro kredas, ke la patro mortis kaj la najbaro vizitas kaj rakontas, ke ankaŭ li zorgas.

La serio montras sociajn situaciojn, kiuj ekzistis en Finnlando en tiu tempo. La familio ekzemple rigardas televidajn novaĵojn, kie oni rakontas pri tio, ke Finnlando provas aliĝi al EU. La patro provas eŭropanigi sian familion ekzemple konsiderante, ke ili lernu la germanan kaj diras, ke la anglan oni lernas jam ne provante lerni.

Rolantaro redakti

La patron aktoras Tom Lindholm, la patrinon Tuija Ernamo, la filinon Jonna Maiju Jokinen kaj la filon Jussi Jarno Jokinen. La patro estas taksiŝoforo kaj la patrino poluristino. La avinon aktoras Anja Räsänen.

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti