László Cselényi (reĝisoro)
CSELÉNYI László (ĉele:nji) estas hungara televidredaktoro, reĝisoro naskita en Kluĵo la 1-an de februaro 1951. Li estas filo de historiisto Béla Cselényi kaj instruistino pri historio Anikó Kiss kaj frato de poeto Béla Cselényi.
Premioj, distingoj
redakti- 1999 - Eŭropo-premio, Áron Tamási-premio.
Biografio
redaktiLászló Cselényi studis psikologion, pli poste en Bukareŝto reĝisoradon. Li estis kreema esploristo, literatura referanto kaj reĝisoro en pupteatro de Kluĵo, pli poste en 1977 por kvar jaroj en Bukareŝto li estis reĝisoro, redaktoro de la hungara sekcio de la Rumana Televido. Post la translokiĝo en Hungarujon en 1983 dum 13 jaroj li laboris ĉe la Hungara Televido. De 1996 li iĝis redaktoro de Duna Televido, gvidanto de redakcio Minoritates Mundi, ĉefreĝisoro de miljardatrevenaj programoj. De 2002 li estis la afergvidanto de la Uránia Nemzeti Filmszínház de Budapeŝto. De februaro 2005 li estas elektita prezidanto de Duna Televido.
Eksteraj ligiloj
redakti- Filmoj reĝisoritaj [1][rompita ligilo]