László Dunaiszky
László Dunaiszky [lAskO dunajski], laŭ hungarlingve kutima nomordo Dunaiszky László estis hungara skulptisto. Lia patro Lőrinc Dunaiszky estis same skulptisto.
László Dunaiszky | |
---|---|
Pentraĵo pri László Dunaiszky | |
Persona informo | |
Naskonomo | Dunaiszky László |
Naskiĝo | 15-an de oktobro 1822 en Peŝto |
Morto | 3-an de julio 1904 (81-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Patro | Lőrinc Dunaiszky |
Okupo | |
Okupo | skulptisto |
László Dunaiszky [1] naskiĝis la 15-an de oktobro 1822 en Pest (urbo) (Hungara reĝlando), li mortis la 3-an de julio 1904 en Budapeŝto.
Biografio redakti
László Dunaiszky lernis skulptadon frue hejme, li kreis la unuan skulptaĵon en 1833. Li studis komence en belarta akademio de Munkeno, poste li studvojaĝis al Vieno kaj Romo. En 1863 li hejmenvenis kaj establis atelieron. Li kreis statuojn, tombomonumentojn, ornamaĵojn.
Ekspozicioj redakti
- Londono (1871)
- Budapeŝto (1898)
Elektitaj skulptaĵoj redakti
-
Busto pri József Katona
-
Busto pri István Széchenyi