László Fábián (moderna pentatlonisto)

László Fábián [lAslO fAbiAn], laŭ hungarlingve kutima nomordo Fábián László estis hungara pentatlonisto, skermisto, dufoja olimpiano, olimpika kaj sesfoja monda ĉampionoj.

László Fábián (moderna pentatlonisto)
László Fábián
László Fábián
Persona informo
Naskiĝo 18-an de februaro 1963 (1963-02-18) (61-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo skermanto • modernpentatlonisto
vdr

László Fábián[1] naskiĝis la 18-an de februaro 1963 en Budapeŝto.

Biografio redakti

László Fábián akiris diplomojnn en 1988, 1989 kaj 1997. Ekde 1994 li havis postenojn en firmaoj, ankaŭ en la hungara sporta vivo. Li ricevis premiojn inter 1988-2011.

Sporta kariero redakti

László Fábián inter 1988-1994 estis moderna pentatlonisto, samtempe skermisto en signifa ĉefurba sportklubo. Li estis hungara pentatlona ĉampiono 11-foje inter 1982-1993 individue aŭ teame, dum li apartenis al la hungara nacia pentatlona teamo inter 1981-1995. Li estis ankaŭ hungara skermista ĉampiono kvinfoje inter 1986-1995 teame, dum li apartenis al la hungara nacia skermista teamo inter 1987-1995. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1988 kaj Hungario en la Somera Olimpiko 1992 kun ora medalo teame, krome en mondĉampionumoj li estis la unua sesfoje inter 1987-1994 individue, teame aŭ stafete. Li finis sian aktivan sportan karieron en 1996.

Fontoj redakti

Referencoj redakti