László Hollósi [lAslO holOŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Hollósi László estas hungara ŝlagromuzikisto (drumisto, komponisto, tekstopoeto), instruisto.

László Hollósi
Persona informo
Naskiĝo 16-an de junio 1964 (1964-06-16) (59-jaraĝa)
en Kőszeg
Ŝtataneco Hungario vd
Profesio
Okupo muzikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

László Hollósi[1] naskiĝis la 16-an de junio 1964 en Kőszeg.

Biografio redakti

László Hollósi komencis studi muzikon private en aĝo de 13, poste li studis drumadon en muziklernejo en sia naskiĝurbo, pli poste en muzikarta mezlernejo en Szombathely, fine lia druminstruisto estis Iván Nesztor en Budapeŝto. Ekde 1979 li estis drumisto en pluraj ŝlagrorkestroj. Li estis konata en muzikgrupo Lord. Krom la muzikado li redaktis revuon por drumistoj inter 2000-2013. En 2004 li establis propran drumlernejon, kie li konstante instruas.

Elektitaj ŝlagroj [1] redakti

(En ŝlagroj li estis plej ofte komponisto kaj/aŭ tekstopoeto kune kun aliaj muzikistoj.)

  • Álmodom
  • Csörög a vekker
  • Fázom a szélben
  • Kisfiú
  • Vándor

Fontoj redakti

Referencoj redakti