MÓCSY László [moĉi] (naskiĝis la 17-an de aŭgusto 1925 en Kluĵo; mortis la 3-an de januaro 2003 en Budapesto) estis rumania hungara juristo.

László Mócsy
Persona informo
Naskiĝo 17-an de aŭgusto 1925 (1925-08-17)
en Kluĵo
Morto 3-an de januaro 2003 (2003-01-03) (77-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj rumana
Ŝtataneco Rumanio
Familio
Edz(in)o Ildikó Mócsy
Okupo
Okupo akademiulo
vdr

Biografio redakti

László Mócsy diplomitiĝis en Universitato Bolyai (1948) kaj li instruis en la sama universitato de 1960; pli poste li gvidis la Interdistriktan Ekspertan Kriminalistikan Laboratorion. De 1980 li estis redaktorarano de fakrevuo Probleme de Criminalistică şi de Criminologie. De 1991 li estis sekretario de ekonomika kaj sociscienca faksekcio de EME. Li publikis artikolserion pri grafologio en gazeto Családi Tükör.

Libroj redakti

  • A huligánság (kunulaŭtoro Jenő Gergely, Jogi Kis Könyvtár 7. 1957);
  • Kriminalisztika. Általános rész (universitataj lekcioj, Kluĵo, 1958);
  • Tratat practic de criminalistică II. (kunulaŭtoro, 1978);
  • Îndrumar privind expertiza criminalistică (kunulaŭtoro, 1986).

Fonto redakti