László Mados [lAslO mados], laŭ hungarlingve kutima nomordo Mados László estis hungara kemiisto pri grundoj, profesoro. Lia origina familia nomo estis Kotzmann [kocman] ĝis 1939.

László Mados [1] naskiĝis la 26-an de februaro 1901 en Hungara reĝlando en Beregszász (nuntempa Berehove en Ukrainio). Li mortis la 2-an de januaro 1945 en Budapeŝto.

Biografio redakti

László Mados frekventis armean akademion, poste li akiris kemian diplomon en 1926, teknologian diplomon en 1931 en Reĝa Teknika Universitato József. Post siaj studoj li estis vicprofesoro en la universitato apud Elek 'Sigmond, en la jaroj 1935 kaj 1936 li establis sekcion pri agrikulturaj grundoj en Egiptio. En 1939 li estis nomumita privata profesoro, en 1942 eksterordinara profesoro, en la sekva jaro publika ordinara profesoro en la menciita universitato. Li mortis dum sieĝo de Budapeŝto. Li okupiĝis precipe pri humoj.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • A humusz szerepe az adszorpciós komplexusban (1929)
  • Adatok a vizes talajkivonat kémiai összetételének talajtani jelentőségéhez (1933)
  • Talajvizsgálati módszerkönyv (1944) kun Róbert Ballenegger

Fontoj redakti