László Pacséry
László Pacséry [lAslO paĉEri], laŭ hungarlingve kutima nomordo Pacséry László estis hungara surskribisto, scenaristo. Lia nobela antaŭnomo estis pacséri, lia origina familia nomo estis Tocsek [toĉek], lia pli juna frato estis Ágoston Pacséry.
László Pacséry | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Tocsek László |
Naskiĝo | la 21-an de aprilo 1886 en ![]() |
Morto | la 20-an de aprilo 1945 en ![]() |
Tombo | Tombejo Farkasrét, felszámolták ![]() |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Okupo | |
Okupo | scenaristo ![]() |
László Pacséry [1] naskiĝis la 21-an de aprilo 1886 en Budapeŝto, li mortis la 20-an de aprilo 1945 (laŭ alia informo la mortotago estas la 28-a) en Budapeŝto.
Biografio
redaktiLászló Pacséry frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Reĝa Teatra Lernejo. Ekde 1920 li laboris en la hungara filma produktejo. Li faris la filmajn tekstojn (surskribojn) en mutaj filmoj, poste similajn tekstojn en hungaraj versioj de eksterlandaj sonfilmoj. Resume li faris 500 filmajn surskribojn, sed li verkis ankaŭ kelkajn scenarlibrojn. Li havis edzinon, kiu naskis filinon en 1929.
Elektitaj scenarlibroj
redakti- Azurexpress (1938)
- Bob herceg (1941, kun iu alia)
- Fekete hajnal (1942, kun László Kalmár)