László Székely (etnografo)

SZÉKELY László [pro. se:kej]) estis rumania hungara etnografo. Li naskiĝis en Gyimesbükk la 7-an de januaro 1912 kaj mortis en Temeŝvaro en 1982.

Kariero redakti

László Székely diplomitiĝis pri teologio en Alba Iulia kaj oni konsekris lin pastro en 1935. En 1947 li akiris diplomon de instruisto pri historio-geografio en Universitato Bolyai de Kluĵo. En 1948 li petis sian laikigon. En 1949 li doktoriĝis laŭ la disertaĵo A paraszttársadalom alkata az életfordulók csíki néprajzában (La kamparansocio laŭ vivturnoj en etnografio de Csík). Li estis direktoro de lernejo en Cârța (Harghita). Li fondis la etnografion muzeon de Baseno de Superĉiko. Poste li loksidiĝis en Temeŝvaro, kie ĝis 1973 li instruis. Li ĉefa esplorkampo estis la religia etnografio de Transilvanio.

Libroj redakti

  • Ünneplő székelyek. Adatok a székelység vallásos néprajzához (Csíkszereda 1943; 2-a eldono. Kv. 1944);
  • Áhítat a falun. Adatok Csíkszentdomokos vallásos néprajzához (samloke. 1943);
  • Szenthelyek, ünnepnapok. Turisma gvidlibro de Sândominic kaj Bălan (Harghita) (samloke. 1936);
  • Csíki áhítat (Bp. 1995).

Fonto redakti