László Versényi (bestokuracisto)

biografio pri hungara parazitologo

László Versényi [lAslO verŝEnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Versényi László estis hungara parazitologo, altlerneja instruisto. Lia moknomo estis Cöli.

László Versényi
Persona informo
Naskiĝo 12-an de junio 1921 (1921-06-12)
en Vác
Morto 5-an de decembro 1982 (1982-12-05) (61-jaraĝa)
en Vác
Tombo Vác
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Veterinara Universitato de Budapeŝto
Okupo
Okupo universitata instruisto • bestokuracisto • parazitologo
vdr

László Versényi[1] naskiĝis la 12-an de junio 1921 en Vác, li mortis la 5-an de decembro 1982 en Vác (laŭ alia informo en Budapeŝto).

Biografio redakti

László Versényi maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo, poste li ekstudis en veterinara fakultato de Reĝa Teknika kaj Ekonomia Universitato József, kiun interrompis la soldatiĝo dum la 2-a mondmilito. Fine li akiris bestokuracistan diplomon en 1949. Post la diplomo li estis asistanto samloke apud Sándor Kotlán, post 2 jaroj lektoro. Li instruis parazitologion ankaŭ en Scienca Universitato Loránd Eötvös kaj jaron en universitato en Bagdado. Li esploris la kokcidiojn. En 1981 li pensiuliĝis en Veterinara Universitato de Budapeŝto (iama fakultato). Li mortis pro la iama mondomilita vundo.

Fontoj redakti

Referencoj redakti