Láz (distrikto Příbram)

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Láz

Láz estas municipo en distrikto Příbram en Ĉeĥio, proksimume 9 km sudokcidente de Příbram. Vivas ĉi tie 641 loĝantoj (2024). La municipo situas en ĉirkaŭaĵo de supra fluo de Litavka, tie, kie la rivero forlasas brdajn arbarojn kaj eniras en liberan pejzaĝon. Ĝi dividiĝas en la propran Láz (ankaŭ Dolní Láz), la tn. Horní Láz (direkte al municipo Nepomuk) kaj Žernová (plej alte situanta).

Láz
municipo
Arbarista domo en Láz-Žernová
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Láz
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Mezbohemia regiono
Distrikto Distrikto Příbram
Administra municipo Příbram
Historia regiono Bohemio
Montaro Brda montetaro
Rivero Litavka
Situo Láz
 - alteco 588 m s. m.
 - koordinatoj 49° 39′ 08″ N 13° 55′ 00″ O / 49.65222 °N, 13.91667 °O / 49.65222; 13.91667 (mapo)
Areo 5,15 km² (515 ha)
Loĝantaro 641 (2024)
Denseco 124,47 loĝ./km²
Unua skribmencio 1348
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 262 41
NUTS 3 CZ020
NUTS 4 CZ020B
NUTS 5 CZ020B 540625
Katastraj teritorioj 2
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Láz (okres Příbram)
Retpaĝo: www.obeclaz.eu
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Vranovice, Vysoká u Příbramě kaj Bohutín (distrikto Příbram).

Historio

redakti

La unua skribmencio pri la municipo devenas el la jaro 1348.

Loĝantaro

redakti
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869915
18801 125
18901 145
19001 105
1910909
1921817
JaroLoĝantoj
1930787
1950566
1961583
1970490
1980494
1991483
JaroLoĝantoj
2001536
2014605
2016609
2017613
2018614
2019617
JaroLoĝantoj
2020620
2021579
2022624
2023630
2024641

Partoj de municipo kaj katastroj

redakti

La nuntempa municipo Láz estiĝis en la jaro 1950 per kunigo de ĝisnunaj municipoj Dolní Láz kaj Horní Láz kaj alligo de domaro Žernová el municipo Obecnice. Sekve la okcidenta parto de la teritorio de municipo estis enmembrigita en nove establitan armean spacon Brdy. Tiu ĉi parto poste estis en la jaro 1967 ŝanĝigita en novan katastran teritorion Láz I. Al la 31-a de januaro 2003 la katastra teritorio Láz I estis poste enmembrigita en ampleksigitan katastran teritorion Baština. En konekso kun pereo de la armea spaco Brdy estis al la 1-a de januaro 2016 al la municipo alligita katastra teritorio Láz v Brdech, kiu estiĝis al la 10-a de februaro 2014 kun tre simila limigo, kiel havis la antaŭa katastra teritorio Láz I. Tiu ĉi teritorio havas areon 4,337243 km² kaj estas ĉi tie registrita 0 konstruaĵoj kaj 0 loĝantoj.

Pluaj fotoj

redakti