Léon Bazille PERRAULT (Poitiers, 16-an de junio 1832 - Royan, 16-an de aŭgusto 1908) estis franca pentristo. Oni konsideras liajn verkojn kiel akademia arto.

Léon Perrault
Persona informo
Naskiĝo 16-an de junio 1832 (1832-06-16)
en Poitiers
Morto 6-an de aŭgusto 1908 (1908-08-06) (76-jaraĝa)
en Royan
Tombo Tombejo de Passy
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Alma mater Nacia Altlernejo de Belartoj
Familio
Infano Émile Perrault-Harry
Okupo
Okupo pentristo
vdr

Vivo kaj laboro redakti

Perrault estis de simpla deveno kaj komence laboris kiel tajloro. Ekde 19-jaraĝo li trapasis lecionojn je la Nacia Altlernejo de Belartoj. Li ankaŭ dumtempe estis lernanto de François-Édouard Picot kaj poste de William-Adolphe Bouguereau. En 1861, preskaŭ 30-jaraĝa, li ekloĝis en Parizo kaj definitive elektis por lia pasio: la pentrado. En 1863 li por la unua fojo ekspoziciis en la Pentrosalono de Parizo, kie liajn verkojn ankaŭ pliposte, ankoraŭ multfoje estis akceptitaj. En 1889 li gajnis medalon je la pariza Universala Ekspozicio de Parizo de 1889.

Perrault estis lerneja ekzemplo de la akademia arto, kiu dum la mezo de la 19-a jarcento ankoraŭ furoris, precipe en Francio. Li pentris mitologiajn temojn, nudaĵojn kaj iom sentimentalajn ĝenropentraĵojn kun infanoj. Dum lia tempo li estis famkonata artisto, kiu faris verkojn por altrangaj personoj, kiel Napoleono la 3-a. En la 20-a jarcento li ege forgesiĝis, kvankam liaj verkoj hodiaŭ denove liveras altajn prezojn dum aŭkcioj, ofte po multaj dekmiloj da eŭroj.

Perrault en 1887 estis akceptita en la franca Honora legio. Li mortis en 1908, 76 jaraĝa.

Verkaro redakti

.

Literaturo redakti

  • Antigny Alexis: De l'Enfant de la tradition académique à travers l'œuvre de Léon Perrault, majstroverko, Universitato de Poitiers, 2007

Eksteraj ligiloj redakti