Baza tunelo de Lötschberg

(Alidirektita el Lötschberg-Bazotunelo)

La baza tunelo de Lötschberg estas fervoja tunelo, kiu ligas la svisajn urbojn Frutigen kaj Raron. Ĝi longas 34,6 km kaj trairas la monton Lötschberg, laŭ sia nomo, je la baza (vala) nivelo, inter 650 kaj 830 m super marnivelo. Ĝi do situas multe malpli alte ol la antaŭa tunelo de Lötschberg de 1913, kiu situas 1200 metrojn super marnivelo.

Mapo de la traceo de la Lötschberg-fervojo

La tunelo estis inaŭgurita la 16-an de junio 2007. Plena ekfunkcio devis okazi la 9-an de decembro 2007, kiam la jaraj horaroj ŝanĝiĝis. Ne estas klare, ĉu la persona trafiko vere efektiviĝis.

La tunelo estas parto de la svisa alt-rapida fervoja projekto AlpTransit.

Karakterizaĵoj redakti

La tunelo estis la unua kompletigita parto de projekto AlpTransit. Pro kostaj restriktoj nur la orienta tubo de la tunelo estis kompletigita; la trako de la okcidenta tubo ekzistas nur en la suda parto kaj poste enbranĉiĝas al la orienta trako, uzata ambaŭdirekte. La meza parto de la okcidenta tubo ekzistas, sed ne estas instalita per trako; la lastaj, nordaj 8 km ankoraŭ ne ekzistas. La suma longo de ĉiuj tunelaj tuboj estas 88,1 km.

Kie ekzistas du tuboj, la dua servas kiel eskapejo kaj protektejo en la okazo de incendio. Kie estas nur unu plengranda tubo, la sonda tunelo servas kiel eskapejo. Krome estas du flankaj elirejoj kaj la pordo de Steg, kiu permesas al trajnoj venantaj de Berno eniri la tunelon direkte al Sion sen ŝanĝi la veturdirekton en Visp.

La maksimuma deklivo en la tunelo estas 1,3 milonoj (1,3 metroj per kilometro).

 
Suda enirejo de la tunelo ĉe Raron

Internaciaj varaj trajnoj tra la baza tunelo trafikos inter Germanio kaj Italio tra BaselOltenBernThunFrutigenRaronBrig. Por pasaĝeraj trajnoj la veturtempo inter Bern kaj Brig reduktiĝas de 87 al 64 minutoj. La pluveturado de Brig al Domodossola en Italio iras tra la Sempion-tunelo de 1906. Ankaŭ ĝi estas baza tunelo (alto ĉ. 700 metroj); inter 1995 kaj 2003 ĝi estis altigita je ĝis 40 cm.

La tunelo de Lötschberg de 1913 estos plu uzata de nerapidaj trajnoj, kiuj ne povos uzi la novan tunelon. Ĉe plena reĝimo ĉiutage iros ĉirkaŭ 66 trajnoj en la malnova kaj 110 en la nova tunelo. El la 110 estos 30 pasaĝeraj kaj 80 varaj trajnoj, inkluzive de kamionaj trajnoj.

La rapidoj de la trajnoj estos inter 100 km/h (var-trajnoj) kaj 250 km/h por rapidaj pasaĝeraj trajnoj kun kliniĝanta ĉelo.

La trakoj estis finitaj la 24-an de julio 2006; en decembro 2006 speciala mezurtrajnoj efektivigis provajn veturojn tra la tunelo kaj atingis rapidon de 281 km/h. Per tio ĝi konsiderinde superis la tiaman svisan rekordon de 244 km/h el la jaro 1996.

Eksteraj ligiloj redakti