Löwenbräu

Munkena bierfarejo

Löwenbräu (prononco ˈløːvənbʁɔʏ) estas tradicia kaj renoma bierfarejo en Bavario, kun centra produktejo en Munkeno. Ekde la jaro 1997 ĝi kun la samurba bierfarejo Spatenbräu apartenas al komuna konzerno, kiu mem ekde 2008 apartenas al la belga-brazila konzerno Anheuser-Busch InBev. Probable la bierfarejo fondiĝis jam en 1383, la nomo "Löwenbräu" dokumente fiksiĝis ekde la jaro 1746: ĝi fontas de fresko pri la biblia sceno de Danielo en la fosaĵo de la leonoj, videbla en la historia bierfareja trinkejo.

Löwenbräu
bierfarejo vd
Dum 1516 - 1997
Jura formo Aktiengesellschaft
Sidejo Munkeno
Lando Germanio
Agokampo biero
Posedata de AB InBev vd
TTT Oficiala retejo
vdr
tradicia ĉevalĉara transportisto de Löwenbräu-bierbareloj en la Oktobra Festo de 2012 (antaŭ la statuo Bavaria de la parko Theresienwiese, la ĉevaloj rigardas al la Esperanto-placo)
Löwenbräu-bierejo en The Rocks, urboparto de Sidnejo, Aŭstralio