La Encina (Salamanca)

La Encina estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia teritorio de Ciudad Rodrigo. La Encina estas tradukebla al La Anzino, tio estas La verda kverko, kio videblas en la blazono. Certe anzinoj estas tre ofta arbo en la areo kaj en la tuta provinco.

La Encina
Frontón de La Encina Lado Norte (Salamanca).png

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 37515 [+]
Demografio
Loĝantaro 101  (2022) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 30′ N, 6° 32′ U (mapo)40.498888888889-6.5316666666667Koordinatoj: 40° 30′ N, 6° 32′ U (mapo) [+]
Alto 802 m [+]
Areo 31 km² (3 100 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de La Encina
Situo de La Encina

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo La Encina, Salamanca [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Cabezal Viejo, La Encina, Valdespino kaj Robliza (senhoma), okupas totalan areon de 30,77 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 108 loĝantojn. Ĝi perdis pli ol 600 loĝantojn dum la dua duono de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj.

Limas kun la loĝlokoj Ciudad Rodrigo (norde), Martiago kaj Herguijuela de Ciudad Rodrigo (sude), Pastores (oriente), El Bodón (okcidente). Ĝi estas je 101 km de la provinca ĉefurbo.

Kvankan estas restaĵoj el Ĥalkolitiko kaj Romia Imperio, la selejo mem fondiĝis en la 12-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kun najbara Portugalio. La tradiciaj agrikulturo kaj brutobredado lastatempe iom dekadencis. Estas kolektado de fungoj, ĉasado kaj fiŝkaptado.

La urbestro estas de maldekstra partio PSOE.

Vidu ankaŭRedakti