La Fantomo (portugale O Fantasma) (2000) estas portugala filmo de João Pedro Rodrigues, lia unua longfilmo. Temas pri amrilatoj kaj pasio en la kadro de samseksemaj rilatoj, en la urbaĉa etoso de Lisbono (Portugalio).

La Fantomo
filmo
Originala titolo O Fantasma
Originala lingvo portugala lingvo
Kina aperdato 2000
Ĝenro filma dramo
Kameraado Rui Poças
Reĝisoro(j) João Pedro Rodrigues
Scenaro João Pedro Rodrigues
Loko de rakonto Lisbono
Muziko de Alan Vega • Alex Chilton • Ben Vaughn
IMDb
vdr

Pro la aŭdaco de la temo kaj pro eksplicita seksumado, ĝi estas unu el la malmultaj portugalaj filmoj bone konata fore de Portugalio. Ĝi estis konsiderata kiel unu el la plej bonaj filmoj de la jaro 2002 de la usona revuo Film Comment.

  • Argumento: João Pedro Rodrigues
  • Reĝisorado: João Pedro Rodrigues
  • Produktado: Rosa Filmes
  • Formato: 35mm cor
  • Genro: fikcio
  • Tempodaŭro: 90´
  • Distribuado: Rosa Filmes

Festivaloj redakti

  • Venecia Festivalo (2000)
  • Oraj Balonoj, Portugal: Nomumita por la Ora Balono al "plej bona aktoro" (Ricardo Menezes) (2001)
  • Kino-Festivalo de Belfort (2000)
  • 24-a Mostra Internacional de Cinema de S. Paulo (Brasil) – 2000
  • Festivalo de Sendependa Kinarto de Bonaero (Argentino) - 2003