La Gallega [lagaLJEega] estas loĝloko kaj municipo en la sudoriento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Sierra de la Demanda, lime kun la provinco Sorio. La loknomo La Gallega signifas La Galegino.

La Gallega
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 09612
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 42  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 54′ N, 3° 16′ U (mapo)41.898611111111-3.2638888888889Koordinatoj: 41° 54′ N, 3° 16′ U (mapo) [+]
Alto 1 112 m [+]
Areo 17 km² (1 700 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
La Gallega (Provinco Burgoso)
La Gallega (Provinco Burgoso)
DEC
La Gallega
La Gallega
Situo de La Gallega
La Gallega (Hispanio)
La Gallega (Hispanio)
DEC
La Gallega
La Gallega
Situo de La Gallega

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo La Gallega [+]
vdr

Geografio redakti

 
Mapo de la komarkoj de Burgoso. Sierra de la Demanda, ruĝe, sudoriente.
 
La preĝejo.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 17,35 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 44 loĝantojn. Ĝi perdis 400 loĝantojn ekde la komenco de la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono.

Ĝi distas 70 km de Burgoso, provinca ĉefurbo. La municipa teritorio limas norde kun Cabezón de la Sierra, oriente kun Rabanera del Pinar, sude kun Espejón kaj okcidente kun Pinilla de los Barruecos.

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento. Plej fruaj mencioj estas de 1211 (gastejo El Galego, 1217 (hospitalo Sancti Micaelis de Galleco), kaj 1225 (limigo de teritorioj fare de abatoj) kaj denove en 1388. En 1352 aperas kiel La Galega.

En la 19-a jarcento multaj lokanoj dediĉis sin al fabrikado de ĉaroj.

En 1971 oni filmis tie parton de Les pétroleuses, reĝisorita de Christian-Jaque, kun Brigitte Bardot kaj Claudia Cardinale en ĉefaj roloj.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis malmulte da agrikulturo (cerealoj), forstado kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj (Jakoba Vojo). Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti