La serĉego de fajro (france La guerre du feu (laŭvorte La milito por fajro); angle The Quest for Fire) estas fantazia romano, eldonita en 1911 de belga verkisto "J.-H. Rosny", la pseŭdonimo de du fratoj; la aŭtoro estis efektive la plejaĝulo de la du, Joseph Henri Honoré Boex (1856–1940).[1] Ĝi estis unue eldonita en la angla en mallongigita eldono en 1967.[2]

Ĝi estis adaptita al la kritike aklamita filmo Serĉon por Fajrego (1981) en kiu ĉefrolas Ron Perlman. La filmo ne estas fidela adaptaĵo de la libro.

Fono redakti

La Serĉo por Fajrego okazas en 100 000 a.K. en Eŭropo. La bestaro de ĉi tiu periodo estas ĉiea, inkluzivanta mamutojn, kavernajn leonojn, urojn, kavernajn ursojn, sabro-dentajn katojn, gigantajn alkojn kaj altnazajn antilopojn. Pluraj humanoidaj etnaĵoj vivas apud bestoj: la Ulamoj (kiel-Neandertalaj ĉasistoj-kolektistoj kiuj adoras la fajregon kaj estas kapablaj alianci sin kun bestoj), la Ŭaoj (senŝultraj homoj devenantaj de marĉoj), la bluharara homo (grandega kvarmana simiulo kun blueca pelto), la homomanĝantoj (bestiecaj kanibaloj) kaj la ruĝaj Nanoj (ekstreme militamemaj kaj fremdmalamecaj pigmeoj).

Referencoj redakti

  1. Laŭ la polvjako de eldono de 1967 estis la pli aĝa frato de la fratoj Rosny kiu estis la aŭtoro.
  2. "The Quest for Fire: A Novel of Prehistoric Times (review)". Kirkus Reviews. 1a de Aprilo, 1967.

Eksteraj Ligiloj redakti