La Laboroj de Persiles kaj Segismunda

Verko el Cervanto (Miguel de Cervantes)

La Laboroj de Persiles kaj Segismunda, aŭ en la hispana origine Los trabajos de Persiles y Sigismunda, estis la lasta verko de Miguel de Cervantes, publikigita nur postmorte en Madrido en 1617. Temas pri bizanca novelo apartigenda disde la komedio Persiles y Sigismunda (1633) de Francisco de Rojas Zorrilla, inspirita en tiu. La propra Cervantes mem konsideris ĝin sia plej bonkvalita verko; tamen la kritikistoj unuanime konsideras tia nur Don Quijote de la Mancha.

Los trabajos de Persiles y Sigismunda
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Miguel de Cervantes
Lingvoj
Lingvo hispana lingvo
Eldonado
Eldondato 1617
Ĝenro Bizanca novelo
vdr

Ĝi rakontas heterogenan aron de aventuroj kiuj, kiel kutime en la nomita «bizanca» aŭ «helenisma romano», inkludas peripetiajn epizodojn kaj separon de du junaj enamiĝintoj kiuj finfine renkontiĝas fine de la verko. En ĝi, Periandro kaj Auristela (kiuj nur post la solvo en kristana geedziĝo adoptos la nomojn Persiles kaj Sigismunda), nordiaj princoj, pilgrimas tra diversaj lokoj de la mondo kaj finfine alvenas al Romo kaj geedziĝas.

Tiu verko sekvas la klasikisman stilon de aliaj similaj verkoj en la Renesanco. Pro tio Cervantes tre alte konsideris ĝin, dum teorie la Kiĥoto apartenis al malalta ĝenro de literaturo pro ties komedia, ridiga kaj parodia karaktero.