La Monda Lingvo-Problemo

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La Monda Lingvo-Problemo, ofte referencata ankaŭ per la mallongigo LMLP, estis internacia scienca revuo fondita en 1969 kadre de la laboroj de la Centro por Esploro kaj Dokumentado pri la Monda Lingvo-Problemo (CED), de Universala Esperanto-Asocio (UEA), por trakti pri la kultura, politika kaj ekonomia aspektoj de la lingvoj. La revuo reprezentis la emfazojn, kiujn donis al CED Ivo Lapenna kaj Humphrey Tonkin, la unuaj gvidantoj de la institucio. Ĝi aperis ĝis 1976, kaj en 1977 ĝi estis anstataŭita de la revuo Language Problems and Language Planning (LPLP).

La unua numero de LMLP aperis en januaro 1969. Ĝia unua redaktoro estis Victor Sadler, ĝis 1972. Poste la redaktoro estis Richard Wood, ĝis 1976. Ĝin eldonis la eldonejo Mouton, de Hago.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti