Arenas de San Pedro

(Alidirektita el La Parra (Ávila))

Arenas de San Pedro [aREnas desanPEdro] estas municipo en la sudo de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al Komarko de Arenas de San Pedro kaj al la jurisdikcia teritorio de Arenas de San Pedro, estante ĉefurbo de ambaŭ, en la sudo de la provinco. La loknomo Arenas de San Pedro estas etimologie komprenebla kiel Sablejo de Sankta Petro, alude al sablo alporita de torentoj kaj al Petro de Alkantara kiu loĝis kaj mortis tie.

Arenas de San Pedro
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 05400
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 6 464  (2023) [+]
Loĝdenso 33 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 13′ N, 5° 5′ U (mapo)40.208888888889-5.0911111111111Koordinatoj: 40° 13′ N, 5° 5′ U (mapo) [+]
Alto 510 m [+]
Areo 194,85 km² (19 485 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Arenas de San Pedro (Provinco Avilo)
Arenas de San Pedro (Provinco Avilo)
DEC
Arenas de San Pedro
Arenas de San Pedro
Situo de Arenas de San Pedro
Arenas de San Pedro (Hispanio)
Arenas de San Pedro (Hispanio)
DEC
Arenas de San Pedro
Arenas de San Pedro
Situo de Arenas de San Pedro

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Arenas de San Pedro [+]
vdr
Arenas de San Pedro en la provinco Avilo.
Sonorilturo kaj flanko de la preĝejo.
Hispana kapro (Capra pyrenaica) en la Sierra de Gredos.

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio estas formata de loĝlokoj Arenas de San Pedro, Hontanares, La Parra kaj Ramacastañas; ĝi okupas totalan areon de 194,85 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 6 434 loĝantojn kio faras ĝin la tria plej loĝata urbo de la provinco, malantaŭ Avilo kaj Arévalo. Ĝi ne perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, sed tute male kiel komarka centro akiris 3 300 el la komenco de la 20-a jarcento devenaj ĉefe el apudaj loĝlokoj. Somere estas eĉ multaj pliaj loĝantoj. Ĝi distas 83 km de Avilo, provinca ĉefurbo.

Ĝi limas kun San Juan de Gredos, Hoyos del Espino, Guisando, El Hornillo, El Arenal, Mombeltrán, Poyales del Hoyo, Candeleda, Santa Cruz del Valle, Lanzahíta, Oropesa (Toledo), Navalcán (Toledo, Parrillas (Toledo), Velada (Toledo) kaj Montesclaros (Toledo). Arenas de San Pedro estas en la suda parto de la Sierra de Gredos, en la valo de Tiétar je altitudo de 510 msm. La plej alta pinto de la municipo estas La Mira (2343 msm), kio estas la municipa limo inter Arenas de San Pedro, Guisando, El Hornillo kaj Hoyos del Espino. La altitudo gamas inter tiuj 2343 m kaj 325 m sudokcidente, borde de la rivero Tiétar. Parto de la municipo apartenas al la protektita regiona parko de la Sierra de Gredos, kies plej loĝata municipo estas. Je 1 km de la urba kerno estas Akvorezervejo de 9 ha kiu retenas akvon de la rivero Riocuevas. Proksime de Ramacastañas kaj je 9 km de Arenas de San Pedro estas la kavernoj Cuevas del Águila.

En flaŭro hegemonias pinoj, kverkoj kaj kaŝtanarboj. En faŭno rimarkindas la hispana kapro kiu vivas libere sur la montaro, krom multaj aliaj bestospecioj.

Historio redakti

 
La kastelo.
 
Palaco de la Mosquera de la infanto Luis de Borbón y Farnesio.

Estis kelkaj malmultaj restaĵoj de homa loĝado el epoko de vetonoj kaj romianoj. Ĉirkaŭ la 5-a jarcento la teritorio dekadencis. Plej verŝajne estis jam loĝado en epoko de Al Andalus. En Mezepoko okazis reloĝado tre verŝajne rilata al minado ĉirkaŭ la 12-a kaj 13-a jarcentoj. La areo apartenis al la Regno Kastilio. Arenas ricevis terenojn en 1274 kaj la titolon de villa (urbo) en 1393, dum regado de Henriko la 3-a de Kastilio. Kaj inter la 14-a kaj 15-a jarcentoj oni konstruis kastelon, preĝejon kaj ponton.

Dum la cetero de la Mezepoko kaj la Moderna Epoko ĝi estis kapo de senjorlando kiu enhavis Arenas de San Pedro, El Arenal, Guisando, Hontanares, El Hornillo, La Parra, Poyales del Hoyo kaj Ramacastañas. Gravaj senjoroj estis Álvaro de Luna kaj lia vidvino Juana de Pimentel. Ŝajne estis malgranda juda komunumo dediĉita al la negoco de silko kaj dependa de tiu de Mombeltrán. Estis franciskanoj en la 16-a jarcento.

En la 18-a jarcento la urbo loĝigis la familion de la infanto Luis de Borbón y Farnesio kaj lian kortegeton de artistoj (Francisco de Goya, Luigi Boccherini kaj Ventura Rodríguez inter aliaj) kiuj akompanis lin portempe en la novklasikisma palaco kiun la infanto konstruigis en Arenas. La urbo estis rabita kaj dum la Milito de Hispana Sendependiĝo (kiel reprezalio pro mortigo de francaj soldatoj) kaj dum la Unua Karlisma Milito. Pro tio en la blazono montriĝas bruliĝanta kastelo.

En la 1960-aj jaroj oni promociis turismon. La 28an de Julio 2009 okazis en la municipa teritorio enorma arbara incendio kiu etendiĝis poste al El Arenal, Cuevas del Valle, Mombeltrán, Navarredonda de Gredos, San Martín del Pimpollar kaj Villarejo del Valle, rezulte en du mortintoj kaj 4197,24 ha bruligitaj.​

Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo (olivarboj, fruktarboj) kaj brutobredado (bovoj, ŝafoj kaj iom porko kaj kortobirdoj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado) same kiel servoj. Plej vizitindaj lokoj estas la kastelo, la palaco, preĝejoj, placo, ponto, pilorio, banejoj, muzeo, kulturcentro kaj ĉirkaŭaĵoj.

Bildaro redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti