Patum de Berga

(Alidirektita el La Patum)

La Patum de Berga, aŭ simple "La Patum", estas populara kaj tradicia festo kiu estas ĉiujare festita en la kataluna urbo Berga dum la Soleneco de la Kristokorpa Festo. Ĝi konsistas el kelkaj scenoj luditaj de mistikaj kaj simbolaj figuroj kiuj dancas je la ritmo de granda tamburo kaj vigla muziko. La dancoj estas markitaj pro ilia soleneco kaj la uzo de fajro kaj piroteknikaĵoj.

Estis deklarita Tradician Feston de Nacia Intereso de la Generalitat de Catalunya en 1983, kaj kiel Majstroverko de la Travoĉa kaj Nemateria Monda Heredaĵo de la UNESKO en 2005.

La figuroj aŭ figuraroj redakti

Originoj kaj signifo redakti

Tiuj, kiuj vizitos la urbon Berga dum la ĵaŭdo kaj la dimanĉo de la Kristokorpa Festo aŭ en la merkredo kaj sabato vespere, povos facile senti la festan etoson de 'La Patum'. La fajro, la fumo kaj ĉiuj saltante tien kaj reen, dancante kaj trinkante, ebligos ke oni partoprenu en festo kiu, post kelkaj ŝanĝoj, originis en la populara kaj religia teatro de la Mezepoko. Gigantoj, demonoj, kaj groteske rigardantaj monstroj procesias tra multaj urboj en Katalunio dum okazas la Patum de Berga.

S-ro Joan Amades, kataluna verkisto, kies libroj priparolas la katalunan folkloron, dediĉis multajn paĝojn al 'La Patum' en sia libro Costumari Català (Kutimoj de Katalunio). Laŭ S-ro Amades, "Nenie alie oni trovos Kristkorpan Feston similan al tiu de Berga".

S-ro Amades konsideras ke kelkaj antikvaj procesiaj dancoj starigis ĉi tiun feston, dancoj kiuj havas "imponecon kaj grandegan viglecon", li diras. Ĉi tiuj dancoj -kiuj forlasis la eŭkaristian senson- estas la kerno de 'La Patum', farante el ĝi "spektakon de populara teatro kiu ja estas io unika", diras S-ro Amades. Li diras ke li ne scias pri aliloke en la lando kie la antikvaj dancoj estas "aro tiel harmona, tiel sensacia". Li avertas ke ĉi tiuj dancoj devas esti viditaj "en la simpleco de la placa teatraĵo kaj la malriĉajn elementojn kiuj homoj havis kiam ĉi tiuj spektakloj ekestis luditaj". Ĉi tiuj rimarkoj konfirmas la opinion de S-ro Amades pri tio ke: "La Patum estas dokumento de arkeologia valoro en la senco de spektakloj kiuj partoprenis en la eŭkaristia festo."

Manuel Riu, kataluna verkisto, en 1955 konsideris La Patum "kiel sankta dramo, imitema kaj ritma, kiu estas evoluigita ekstere en placo kaj kiu estas antaŭanto de la moderna teatro".

Pluraj antropologoj kaj fakuloj pri folkloro interesiĝis pri La Patum.

Bildoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti