Demono

fikcia fia diaĵo de kristanismo kaj aliaj religioj
(Alidirektita el Demonoj)
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la fiaj diaĵoj de kristanismo kaj aliaj religioj. Por informoj pri la helena koncepto, vidu la artikolon dajmono.

Demono (el la greka vorto δαίμων daimon) estas supernatura ento inter homo kaj la dioj (aŭ Dio). Demonoj rolis en la religioj de helena civilizo kaj eĉ hodiaŭ en kristanismo. "Diablo" estas sinonimo, sed tiu vorto kutime estas rezervata por Satano ("La Diablo"), la estro de la demonoj.

Demono
superstiĉo • biblia temo
Informoj
Eble sama bjesodiabloĝino • Daeva • genio • sprite • slava demono • akuma • mazoku
vdr
La diablo Bafometo laŭ Eliphas LEVI

En la antikva greka religio, demonoj loĝis en la aero inter homo kaj la dioj. Iuj demonoj estas bonaj, aliaj malbonaj. Sokrato en la Apologio de Platono diris, ke li havis sian propran demonon, kiu gvidas lin kaj funkcias kiel gardanĝelo.

Demonoj fifamiĝis sub kristanismo, kiu rigardis ilin kiel malbonaj anĝeloj, kiuj sekvis Satanon. En la Nova testamento, demonoj estas la kaŭzo de malsano, precipe de tiu, kiun ni nomas mensan malsanon -- por ekzemplo, Maria Magdalena. Jesuo Kristo, kaj poste kristanaj pastroj, famiĝis pro la elpelado de demonoj.

Dum la kristana Nova testamento mencias demonojn 61-foje, la juda Biblio nur mencias ilin dufoje.

Laŭ Justino Martiro, Aŭgusteno kaj aliaj kristanaj pensintoj, la romiaj kaj grekaj dioj estis en realo demonoj.

Ekde 1700, kredo pri demonoj ĝenerale velkis en la Okcidento, sed la kredo estas ankoraŭ forta inter kristanoj en la Antiloj kaj subsahara Afriko.

En japana mitologio, demonoj estas konataj kiel oni.

Laŭ Spiritismo, demono estas nomo donita de iuj popoloj al nepuraj spiritoj.

Demonoj redakti

Vidu ankaŭ redakti