Malfermi la ĉefan menuon

Demono Lucifero

Skultaĵo prezentanta Luciferon, konservita en la katedralo de Lieĝo (Belgio).

Lucifero en la popola tradicio indikas senkorpan estaĵon eminente malbona kaj kiel tia tre danĝera por la homaro kaj la kreitaĵoj. La termino luciferismo indikus plue la adoradon kaj la devotecon al tiu entaĵo.
Laŭ la precipaj teologiaj fluoj de judismo kaj de kristanismo, tiu entaĵo estus perfekte asimilebla al la figuro de Satano.

Enhavo

Origino kaj signifoRedakti

La termino laŭlitere signifus "portanto de lumo", ĉar tiu nomado devenas el la ekvivalenta latina lucifer, komponita per lux (lumo) kaj ferre (porti), sur modelo de la koresponda greka fosforos (fos=lumo, ferein=porti), kaj en medio jen pagana kaj jen astrologia ĝi indikas la tieldiritan "stelon de la mateno", nome la planedo Venuso kiu, pro ektagiĝa apero, estas ankaŭ identigita kun aŭroro. Oni vidu tiujn korespondaĵojn de Lucifero kun diversmitologiaj diaĵoj: Phosphoros (greka), Tioumoutiri (egipta), krome la "stelo de la maetno" en Oriento koincidis kun Iŝtar por babilanoj kaj fenicanoj kaj Inano por sumeranoj.
En la medioj de okultismo kaj de esoterismo, fine, Lucifero estus imagita kiel posedanto de saĝo nealirebla al la komuna homo.

Lucifero en la greka-romia mitologioRedakti

LuciferoLucifer estas diaĵo de la lumo kaj de la mateno, koresponda al diaĵo greka de la lumo: Eosforo ("Portanto de ekstagiĝo") kaj Fosforo ("Lumportanto"), nomo donita al la "Stelo de la mateno", kiu estis filo de Eoso (diino de la Aŭroro) kaj de Titano Astreo kaj estis patro Keikso kaj de Dedaliono.
Tiuj diaĵoj ĝuis oficialan kulton.

En la juda eksterbiblia literaturoRedakti

En judismo la antikvaj planedaj diaĵoj de la mezopotamiaj, inter kiuj Hiŝtar (= Venuso = Lucifero) aŭ Marduk (= Jovo), estis konsideritaj demonoj, nome falintaj anĝeloj. Tion spertuloj devenigas el la libro de Ĥanoĥ [1].

En la Malnova TestamentoRedakti

Lucifero (hebree היללhelel, greke φωσφόρος), estas la nomo klasike asignita al Satano de la juda-kristana tradicio fortigita antaŭe de la rabenaj komentoj kaj poste de la opinioj de la Patroj de la Eklezio pri pasaĵo de Jesaja. Pliprecize, Lucifero estas konsiderata kiel la nomo de Satano antaŭ ol Dio ĝin subenfalegigis el la Ĉielo. Dum La ĉefanĝelo Mikaelo estas konslderata la ĉefo de la anĝelaj rotoj fidelaj, Lucifero/Satano referencas al la ribelaj anĝeloj subenfaligitaj al la infero.
En la Vulgato, nome en la latina versio de la Biblio, la termino lucifer estas utiligita en la Malnova Testamento nur kiam la profeto Jesaja ĝin aplikas al la reĝo de Babilono, kies falo estas objekto de ironio de la profeto. La patroj de la Eklezio, subtenite de la interpreto pri Ap 17, 3-6, kaj de la kvar sencoj de la Skriboj, identigis la Luciferon de Jesaja kun la Satano de Ijob kaj de la Evangelioj. Ĉu validas tiu interpreto de la Patroj? Oni diskutas.

 
La falo de Lucifero, ilustraĵo de Gustave Doré por la poemo Perdita Paradizo de John Milton

Estas alia pasaĵo de la Malnova Testamento, kiu tradicie estas interpretita kiel referaĵo al Lucifero (kies nomo, tamen, ne aperas). En la libro de la profeto Ezekielo Dio mallaŭdas la falon al senperfektiĝo de la princo de Tiro el lia antaŭa stato de perfekteco kaj sankteco, krom de alianco kun la hebrea popolo. Tiu mesaĝo entenas esprimojn kiuj povas esti aplikataj ankaŭ al Satano. (Ez 28,12.14-16) Tamen la interpretoj ne estas unuanimaj ankaŭ inter doktaj ekleziuloj.

Lucifero en la Nova TestamentoRedakti

La nomo "Lucifero" aperas en la Nova Testamento nur por indiki la stelon de la mateno kaj metafore Kriston, kies estonta dua veno surteren signalos la komenciĝon de nova mondo de lumo:

  • 2 Pietro 1,19:" Kaj ni havas la profetan vorton konfirmitan; kiun atentante, vi bone faras, kvazaŭ lampon lumantan en malhela loko, ĝis ektagiĝos kaj la matenstelo ekleviĝos en viaj koroj".
  • En la Apoalipso Kristo mem sin difinas "Lumradia stelo de la mateno" (22,16) kaj promesas la "stelon de la mateno" kiel kompenson al tiu kiu daŭrigas en bonaj faroj (2,28).

En la unuaj jarcentoj de la kristana Eklezio, do, la nomo Lucifer estis konsiderita titolo por Kristo, kiel aperas en oficialaj himnoj kaj predikoj de ekleziuloj.

La gnostika LuciferoRedakti

 
La Tento kaj la Falo de Eva, de William Blake

Flanke de la teologia kaj literatura tradicio pri Lucifero disvolviĝis, ekde la komenciĝo de la teologia spekulativeco, gnostika fluo kiu uzis la luciferan figuron kiel savfonton kaj liberigon por la homo el la tiranio de la Kreinta Dio. Laŭ tiu doktrino, kiu havas radikojn jen en Marcionismo jen en Manikeismo, Lucifero/Satano estus tiu kiu altiris la homon al la kono, al la scientia boni et mali (scio pri la bono kaj malbono), kaj do al la leviĝo de la homo al dieco, spite de la kontraŭa volo de la Supera Dio kiu volintus male teni la homon sian subulon kaj sklavon, nome malsupera estaĵo. En tiu doktrino Satana malperas preskaŭ tute favore de Lucifero, kiu estas interpretata laŭlitere kiel "Portanto de lumo" kaj estas, do, elektita kia savanto de la homo. Ĉio tio staras en evidenta antitezo kun la klasika koncepto de kristanismo, laŭ kiu male la luma aspekto de Satano estas nur maskado kaj deloganta ruzilo.[2] Ĉiukaze la ideo laŭ kiu Lucifero estas pozitiva principo kaj plue ĝia alproksimiĝo al Prometeo estos reprenitaj de longega gnostika tradicio kaj filozofia kiu en la historio trovis ekojn en klerismo, kaj foje ŝajnas elmerĝi de la persvadanta nova religio kontraŭanta la principon de la religio de Nova Epoko (= New Age) kiu fakte kontraŭas la eksplicitan kristanan principon laŭ kiu “Dio estas amo”).

(testi

Malsamecoj de Lucifero kompare kun SatanoRedakti

Ene de kristanaj tradicioj, pliprecize en tiuj esoteraj, Lucifero estas estaĵo diferenca el Satano, kvankam ambaŭ reprezentu du diversajn aspektojn de la sama principo de la Malbono kies funkcioj ofte aperas en literaturaj verkoj. Kvankam tiuj malsamecoj ilia agado unuiĝas en novpaganismo kiu havas kiel sigelilon Satanon, konsideratan magian kaj utiligitan okaze de satanistoj.

Lucifero en la literaturoRedakti

Je la patristika koncepto pri Satano/Lucifero estas impregninta la tutajn kristanajn literaturon kaj filozofino almenaŭ ĝis la 17-a jarcento, pro kiu Dante Alighieri[3] kaj John Milton[4] donis reprezentadon de Lucifero kiu montradis sian tutan identigon antaŭe kun la Malbono, la Princo de la demonoj, Sinjoro de la mallumo, de la infero kaj de tiu mondo, la malamiko de Dio kaj de la homoj.

Lucifero kun siaj anĝeloj okupas neneglekteblan pozicion en la figura arto: en tiu paleokristana la demono kaj Lucifero estas ilustrataj kiel serpento akorde kun la Genezo. En la Mezepoko, Lucifero estas pentrata kiel trikapa terura monstro, ne plu distingebla de Satano… [5]

BildaroRedakti

NotojRedakti

  1. G. Deiana, Levitico, Paoline, Milano 2005, pp. 182-185.
  2. Estas Sankta Paŭlo la unua memoriganto ke Satano travestiiĝas anĝelo de lumo (2Kor 11,14-15).
  3. Infero, kanto XXXIV, vv. 28-60
  4. Lia fama poemo Perdita Paradizo ĝuste rakontas la militon eksploditan en la Ĉielo, la falon de Lucifero de anĝela trono, la tenton de Adamo kaj Eva ĝuste instige de la envia Lucifero kaj ilian sekvan falon.
  5. Estu dirate ke inter la konciliaj dekretoj, nome inter la dogmaj deklaracioj, neniam troviĝas io dogma pri Satano kaj Lucifero.

BibliografioRedakti

  • Sofronio Eusebio Girolamo, Commentario sul Profeta Isaia
  • Dante Alighieri, Divina Commedia - Inferno
  • John Milton, Paradiso perduto
  • Giovanni Papini, Il Diavolo. Appunti per una futura diabologia
  • Dominique Cerbelaud, Il Diavolo: storia, religione, credenze popolari, letteratura
  • Jeanguenin Gilles, Il diavolo esiste! Testimonianze di un esorcista
  • Massimo Introvigne, Indagine sul satanismo. Satanisti e anti-satanisti dal Seicento ai giorni nostri

Vidu ankaŭRedakti

Aliaj projektojRedakti

KOMUNEJO: [1]

Eksteraj ligilojRedakti