La Pentroarto en la Malnova Hungarujo

La Pentroarto en la Malnova Hungarujo. Verkis István Genthon, el la hungara lingvo tradukis Ferenc Szilágyi. 1932, 12 p., kaj 72 bildopaĝoj. Eleganta eksteraĵo. „La E-a eldono estas speciale grava, ĉar per ĝi estas eble konigi al ĉiuj popoloj de l' mondo ĉi tiujn antikvajn hungarajn trezorojn, eble tute ne diskonigeblajn sen E.“ (El la Enkonduko.)

Recenzo redakti

 
 Ĉi-bela verko tre instruplene pritraktas la evoluon de la hungara religia arto de la tempo de Ludoviko la Granda ĝis la komenco de la turkaj invadoj. Plej detale ĝi raportas pri la verkoj plej antikvaj, pri Tamos Kolozsvári, pri Elizabeth-preĝejo en Kassa kaj pri la majstro M. S. Ofte la rilatoj al la germana kaj itala artoj samtempe estas priparolataj. Tre salutinda estas la aldono de 102 bildtabuloj, same ŝatindaj la indikoj rilate ia prononcadon de la hungaraj nomoj. Ankaŭ kelkaj maloftaj fakesprimoj estas klarigataj. Lingve la tradukanto keikfoje vidigas nedecidemon dum elekto inter du esprimoj. La priarta vorto estas „gotika“, „gota“ estas lingvonomo. Krome estas diskutindaj: pĝ. 19 post „kvankam“ sekvas „tamen“, ne „sed“ ; p. 30 ke artaj monumentoj ŝiriĝas (anst. dividiĝas!) en du partojn (grupojn) estus tre bedaŭrinda okazaĵo!; p. 43 opinii kiel (anst. simpla nominativo); p. 53 artisto eble ne „agadas“, sed verkas; p. 55 komenc(iĝ)-inta; p. 56 Sankta Barbara estas ino, do „ŝi“ disputas; p. 59 linio 5 de sube gvidataj (rilatas al kanajloj); p. 66 de kiu la stilo rememorigas la gotik(ec)on . .. kies gotik(ec)on la stilo ktp. (kun la teksto komparu la francan frazon: dont le style seulement nous rapeile le gothicisme); p. 67 rilate anst. relative. Pri kelkaj laŭmodaĵoj kaj sendubaj preseraroj mi silentu. 
— Dr. fil. Biehler. Aŭstria Esperantisto (revuo) n091 (nov 1932)

Eksteraj ligiloj redakti