Cartigny

komunumo de Svislando
(Alidirektita el La Petite Grave)
Cartigny
Blazono de Cartigny
komunumo en Svislando
Kantono Ĝenevo
Distrikto (Ne estas distriktoj en Kantono Ĝenevo)
Koordinatoj  46° 10′ 30″ N 6° 1′ 12″ O / 46.17500 °N, 6.02000 °O / 46.17500; 6.02000 (mapo)Koordinatoj: 46° 10′ 30″ N 6° 1′ 12″ O / 46.17500 °N, 6.02000 °O / 46.17500; 6.02000 (mapo)
Nombro de loĝantoj 837
Areo 4,41 km²
Alteco 425 m super marnivelo
Poŝtkodo 1236
Komunumkodo 6609
Mapo de Cartigny
vdr

Pri la komunumo redakti

Cartigny estas komunumo en Kantono Ĝenevo, Svislando. Ĝi havis 837 loĝantojn je la 30-a de aprilo 2010.

Geografio redakti

Cartigny situas en la centro de la regiono Ĝeneva Ĉampanio ĉe la suda bordo de la rivero Rodano. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Cartigny kaj La Petite Grave.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Cartigny limas en nordokcidento al Russin, en nordoriento al Aire-la-Ville, en oriento al Bernex, en sudo al Laconnex, en sudokcidento al Avusy, kaj en okcidento al Avully.

Trafiko redakti

Cartigny situas flanke de la gravaj trafikvojoj. La kantona ĉefvojo de Ĝenevo al Chancy pasas sude de la komunumo. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per la buso n-ro K de la transportreto de Ĝenevo. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas 5 km oriente en Onex.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Cartigny datiĝas el la jaro 1220 kiel Cartiniacum kaj Quartinie.[1]

Dum mezepoko Cartigny apartenis la la Grafoj de Ĝenevo. Tiuj koncedis siajn privilegiojn kiel monpando iom post iom al la paroĥaro Saint-Victor. La paroĥaro posedis sude de la rivero Rodano en Les Roches burgon, kiu menciiĝis jam en la jaro 1351 kiel Le Châtelard. La burgo estis konkerita en la jaro 1528 de la trupoj de la savoja duko Karolo la 3-a. Post la liberigo de Ĝenevo en la jaro 1536 fare de trupoj de Berno, la aŭtoritatoj de Cartigny rekonis esti subjektoj de Ĝenevo. Per la konstitucio de 1794 Cartigny fariĝis distrikto de la distriktaro Ĝenevo-Sudo. Per la franca leĝo de la 17-a de februaro 1800 Cartigny fariĝis komunumo. En la jaro 1816 Cartigny kun Kantono Ĝenevo estis integrita al Svislando.

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti