La Rabo de la Buklo

La Rabo de la Buklo (angle The Rape of the Lock) estas hero-parodia rakonta poemo verkita de Alexander Pope[1] kaj unu el la plej ofte cititaj ekzemploj de altburlesko. Ĝi publikiĝis unuan fojon anonime en Miksitaj Poemoj kaj Tradukoj de Lintot (majo 1712) en du kantoj (334 versoj); reviziita eldono "verkita de s-ro Pope" sekvis en marto de 1714 en kvin kantoj (794 versoj) kun ses gravurbildoj. Fanfaronis Pope, ke pli ol tri mil ekzempleroj de tiu vendiĝis en ĝiaj unuaj kvar tagoj.[2] La fina versio aperis en 1717 kun aldono de la parolado de Klariso pri bona humoro. La poemo estis multe tradukita kaj kontribuis al kresko de la populareco de heroparodio en Eŭropo.

The Rape of the Lock
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Alexander Pope
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldondato 1712
Ĝenro poemo
vdr
Arabella Fermor, 19-a-jarcenta presbildo laŭ portreto farita de Peter Lely

La Rabo de la Buklo satirigas veran vivokazon, eksplice komparante ĝin kun la epopea mondo de antikvaj gedioj sed implice taksante ĝin bagatela, de Arabella Fermor kaj ŝia amindumanto Lordo Petre, kiuj ambaŭ estis katolikoj (kiel Pope) kaj tial diskriminataj de la leĝoj de Anglujo. Petre fortranĉis harbuklon de Fermor sen ŝia permeso, rezultigante kverelon inter la du familioj. Pope reprezentis Fermor per la ĉefrolanto de la poemo, Belindo, kaj enkondukis tutan sistemon de silfoj, spiritoj gardantaj virgulinojn, parodie al la gedioj de serioza epopeo. La titolo vortludas per la dusenceco de la vorto rape en frumoderna angla lingvo, kiu signifis "rabo", kio fakte okazas al la harbuklo en la poemo, sed ankaŭ "seksperforto", kiel en La Perforto de Lukreco de William Shakespeare, al kies titolo Pope ŝajnas aludi.[3]

Referencoj redakti

  1. Gutenberg text online
  2. Sherburn, G., Eed. Correspondence of Alexander Pope, Oxford University Press, 1956, I, 201.
  3. Ferry, Anne. 1996. The Title to the Poem. Stanford University Press; p. 226.