Estas neniuj versioj de ĉi tiu paĝo, do ĝi eble ne estis kvalite kontrolita.

Peter LELY (n. la 14-an de septembro 1618 - m. la 30-an de novembro 1680) estis nederlanddevena kaj angla pentristo. Li fariĝis la plej populara portretisto de sia tempo en Anglio, kien li alvenis en la 1640-aj jaroj. Li cetere posedis gravan kolekton da artaĵoj, precipe da desegnaĵoj fare de aliaj artistoj.

Peter Lely
Persona informo
Naskonomo Pieter van der Faes
Naskiĝo 14-an de septembro 1618 (1618-09-14)
en Soest, Duklando Vestfalio,  Sankta Romia Imperio
Morto 30-an de novembro 1680 (1680-11-30) (62-jaraĝa)
en Covent Garden, Anglio
Lingvoj nederlanda
Ŝtataneco Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo pentristo
desegnisto
dezajnisto Redakti la valoron en Wikidata
Verkoj Peter Pett and the Sovereign of the Seas
Portrait of Charles I, with his second son, James, Duke of York
Portrait of George Monck, 1st Duke of Albemarle, English Admiral and Statesman
vdr
Gravuraĵo de Lely fare de Isaac Beckett kaj John Smith, ĉ. 1684.

Lely naskiĝis kiel Pieter van der Faes el nederlandaj parencoj en Soest (Vestfalio). Li studadis pentradon en Haarlem, kie li eble fariĝis la lernoknabo de Pieter de Grebber. Post la Angla Resurtronigo de 1660, Lely estis nomumita kiel la Ĉefa Ordinara Pentristo de la reĝo Karlo la 2-a de Anglio. Li akiris britan civitanecon en 1662.

Eksteraj ligiloj

redakti