La República y la cuestión religiosa

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La República y la cuestión religiosa (La Respubliko kaj la religia demando) estas unu el la unuaj libroj (fakte kompilaĵo de ĵurnalismaj artikoloj jam publikigitaj ĉefe en "La Libertad") de la hispana verkisto Ramón J. Sender, publikigita en 1932, en sia epoko antaŭ 1939, tio estas la fino de la Hispana Enlanda Milito, kiam fakte startis la ekzilo de la aŭtoro en Amerikon.[1]

La República y la cuestión religiosa
Aŭtoroj
Lingvoj
Eldonado
vdr

Ĝi estas unu el tri fruaj verkoj de la aragona verkisto (kun El problema religioso en México; católicos y cristianos kaj El verbo se hizo sexo: Teresa de Jesús), kiuj temas pri religiaj aferoj.

Intrigo redakti

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La esearo estas kompilaĵo de artikoloj, jam publikigitaj, pri la kontrasto inter la klopodoj de la hierarkio de la katolika eklezio kaj la timidaj demarŝoj de la registaro de la ĵus kreita respublika reĝimo. Laŭ Sender priskribas tre malfavore la intencojn de la katolikestroj por reteni sian hegemonian situacion, dum la respublika registaro kontraŭeklezia teorie antaŭ sia voĉdonantaro, praktike retenas religiajn sentojn por poste uzi ĝin por eviti revolucion.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Referencoj redakti

  1. Ramón J. Sender, La República y la cuestión religiosa, Barcelona, Tipografía Cosmos, 1932; Elizabeth Espadas, A lo largo de una escritura. Ramón J. Sender. Guía bibliográfica. Instituto de Estudios Altoaragoneses, Huesca, 2002. ISBN = 84-8127-126-8 p. 45.

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

  • Elizabeth Espadas, A lo largo de una escritura. Ramón J. Sender. Guía bibliográfica. Instituto de Estudios Altoaragoneses, Huesca, 2002. ISBN = 84-8127-126-8

Eksteraj ligiloj redakti