La Sapeo

(Alidirektita el La Sape)

La Sapeo (aŭ Sape), mallongigo surbaze de la titolo Société des Ambianceurs et des Personnes Élégantes (france; laŭvorte "Societo de la Etosistoj kaj Elegantaj Homoj") kaj sugestanta la francajn slangajn vortojn sape kaj sapé, kun signifoj "vestaĵo" kaj "bele vestita", estas subkulturo centrita sur la urboj Kinŝaso kaj Brazavilo en Demokratia Respubliko Kongo kaj en Respubliko Kongo. Ano de la Sapeo estas konata kiel sapeur (sapeisto). La movado, nomata "sapeologio", enkorpigas la elegantecon en stilo kaj modoj de la dandoj de siaj koloniaj antaŭuloj.

Ugandaj sapeistoj.

Historio redakti

 
Sapeisto de Kinŝaso

La origino de la Sapeo ne estas bone konata. La sapeistoj asertas, ke ilin inspiras la eŭropaj dandoj de la 19-a jarcento[1]. Temis pri imitado de la kolonianojn per akaparo de ilia vesta stilo kaj iliaj kondutoj, unue por esti akceptitaj en iliaj medioj, sed ankaŭ por esti altestimataj de sia propra komunumo. La Sapeo vere populariĝis dum la 1960-aj jaroj en Brazavilo kaj Kinŝaso, kaj disvolviĝis en la kongaj diasporoj en Francio kaj Belgio [2].

Ankaŭ ekzistas politika kaŭzo; post la sendependiĝo de Belga Kongo, diktatoro Mobutu Sese Seko deziris malproksimigi sian landon de la okcidentaj kutimoj kaj montri aŭtentikecon. La tiel nomata politiko "abacost" (malsupren kun la kostumo) promociis kongan ŝtofon, sen kolumo kaj kravato konsiderataj kiel signoj de submetiĝo al la kolonia kulturo. Nur en 1990 estis nuligita tiu malpermeso. Tiel la apero de la sapeo, en la 1970-aj jaroj, estis preno de la kulturaj kodoj de la kolonianoj (koloraj vestoj, kostumo kaj kravato, ktp.) por defii la aŭtoritatan potencon de Mobutu, precipe inter membroj de la rifuĝinta diasporo en la distrikto de Château-Rouge en la 18-a arondismento, norde de Parizo .

La inventinto de la vorto "SAPE" estas Christian Loubaki, senfaka laboristo en la eleganta parto de la 16-a arondismento de Parizo, kiu rigardis siajn dungantojn vestiĝi, kaj uzis la malnovajn vestojn, kiujn ili proponis al li [3]. En 1978, helpe de Koffino Massamba, Christian Loubaki kreis la unuan butikon: La Saperie (la Sapeejo) en Bacongo (la ĉefa sapea distrikto en Kongo). Stervos Niarcos, fondinto de la religio Kitendi ("ŝtofo" aŭ "materio", en Lingala)[2], estas alia famulo de sapeologio.

Justin-Daniel Gandoulou, instruisto pri socia kaj kultura antropologio en la Universitato de Renno, jam skribis sociologian studon pri sapeologio en 1984. Li eldonis alian libron en 2018[4].

Sapeologio redakti

 
Filmado de dimanĉo en Brazavilo (2010).

Ekzistas du specoj de sapeistoj. Unue la anoj de Christian Loubaki, kun la kodoj de burĝa dandismo de la 19-a kaj frua 20-a jarcentoj. La anoj de la dua kategorio estas membroj de la Socio de Etosistoj kaj Elegantaj Homoj, kiel Ley Mamadou priskribis en la jaroj 1983-84. La unuaj simple vestiĝas laŭ okcidentuloj, la duaj serĉas elmontri, eĉ kun akratune koloraj vestaĵoj.

Ben Mukasha, unu el la ĉefaj gvidantoj de la movado, konsideras sapeologion kiel "sciencon, arton, kulturon".

La sapeistoj estas rekoneblaj per sia kompleksa kaj bunta vesta stilo, same kiel per sia konduto. Ili surhavas vestojn kaj akcesoraĵojn de ĉefaj luksaj markoj, malgraŭ la ofta malriĉeco de la sapeisto, por aspekti elegantaj; ili celas esti plej videblaj kaj rekonitaj kiel eble. Sapeologio postulas konkurencon inter la anoj. Ĉiu devas kapabli argumenti sian propran stilon kaj defendi ĝin kontraŭ konkurantoj. Ekzistas pseŭdonimoj, eĉ scennomoj. Aktora konduto gravas en la movado: nekutima sinteno, maniero marŝi, korpolingvo, kaj rafinata kaj majstrata vorttrezoro.

La konga komunumo estas perturbata, kaj tre kritikas la sapeistojn, konsideratajn kiel vivante ekster la reala vivo. La kulto de vesto praktikita de la sapeistoj do ŝajnas nekonvena, konsiderante ilian ofte malfortikan situacion. Aliaj akuzas ilin, spektakliĝi kaj elspezi grandajn monsumojn en grupoj vivantaj kun materiaj kaj manĝaj prizorgoj.

Amaskomunikila furoro redakti

La kulturo de La Sapeo aperis en la 1980-aj jaroj en Francio kaj Belgio, kie loĝas multaj homoj de konga deveno. La okcidentaj amaskomunikiloj, kiuj interesiĝis pri ĉi tiu aliloka kulturo, diskonigis ĝin. Poste, repisto Maître Gims, gajninto de la unua premio en la muzika konkurso "Victoires de la Musique (Muzikaj Venkoj)", kun sia ŝlagro "Sapés comme toujours (Belvestitaj kiel ĉiam)", kunlabore kun Niska, alia repisto de konga origino, kontribuis al la reviviĝo de sapeologio en la jaroj 2015 kaj 2016.

Ekspozicio en la Palaco de Tokio okazis en 2015[5].

Hector Mediavilla fotis dum ok jaroj ĉefajn rolulojn de la konga Sapeo en sia serio "Sapeo: Socio de Etosistoj kaj Elegantaj Homoj". Alain Mabanckou, konga verkisto, ĉerpas la sekvan analizon el la verkoj de la fotisto [6]:

 
 Se iuj perceptas La Sapeon kiel simplan movadon de junaj Konganoj, kiuj vestiĝas per montriĝema lukso, ĝi fakte preterpasas senkaŭzan ekstravagancon. Laŭ la sapeistoj, ĝi estas korpa estetiko, alia maniero koncepti la mondon kaj ia socia aserto de junularo serĉanta gvidsignojn. La korpo tiam fariĝas esprimo de arto de vivado. 

La Dek Ordonoj de Sapeologio redakti

La filozofio de La Sapeo akompanas kun dek fundamentaj ordonoj, kiuj regas la konduton de sapeologoj kaj resumas iliajn valorojn:

  • Unua ordono: ci surtere sapeos kun homoj kaj ĉiele kun cia kreinta Dio.
  • Dua Ordono: ci obeigos la ngayas (malspertulojn), la nbéndés (malklerulojn), la tindongojn (la sencele parolemulojn) surtere, subtere, surmare kaj ĉiele.
  • Tria ordono: ci honoros la sapeologion ie ajn.
  • Kvara ordono: la reguloj de la sapeologio estas nekompreneblaj por ĉiu sapeologo, kiu ne konas la regulon de tri, tio estas la trilogio de kompletaj kaj nekompletaj koloroj.
  • Kvina ordono: ci ne cedos.
  • Sesa ordono: ci adoptos rigoregan vestan kaj korpan vivmanieron.
  • Sepa ordono: ci ne estos tribisma, naciisma, rasisma aŭ diskriminacia.
  • Oka Ordono: ci ne estos perforta nek ofendema.
  • Naŭa ordono: ci obeos la regulojn de ĝentileco de la sapeologoj kaj de respekto de la maljunuloj.
  • Deka Ordono: per cia preĝo kaj ciaj dek ordonoj, ci sapologo, koloniigos la sapeofobajn popolojn.

Iuj famaj sapeistoj redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Bibliografio redakti

  • (fr) Georges Ballandier, La vie quotidienne au Royaume de Kongo du 16e au 18e siècle, Hachette, 1952
  • (fr) Gauz, Debout-Payé, 2014, Le Nouvel Attila, Parizo, romano
  • (de) Ilsemargret Luttmann, Die kongolesischen sapeurs zwischen Marginalisierung und celebrity Kult, Anthropos, 2016
  • (fr) Manuel Charpy, « Les aventuriers de la mode », Hommes & migrations, http://journals.openedition.org/hommesmigrations/3146
  • (fr) Gibert Goma, La Sape / L’art de bien s’habiller au Congo-Brazzaville. Un art de vivre depuis le royaume du Kongo, Editions Horus, 2019
  • (fr) Denis Bruna, Chloé Demey, Astrid Castres, Pierre-Jean Desemerie, Sophie Lemahieu, Anne-Cécile Moheng, Bastien Salva, Histoire des modes et du vêtement du Moyen Âge au XXIe siècle, Éditions Textuel, novembro 2018, 503 paĝoj, ISBN 978-2845976993, artikolo 460, "La sape, entre marginalité et mondialisation".

Eksteraj ligiloj redakti