La Tentation de Saint Antoine
La Tentation de Saint Antoine (La Tentado de Sankta Antonio) estas proza poemo de Gustave Flaubert (1849-1856-1870), publikigita en 1874.
Redakta historioRedakti
En 1845, lia fratino Caroline Flaubert edziniĝis al kamarado kaj elinfanaĝa amiko de Gustave, Émile Hamard. Li akompanis ilin al nuptoveturo en Italion. En Ĝenovo, li admiris la pentraĵon de Pieter Bruegel la pliaĝa, La Tentado de Sankta Antonio, kiu inspiros al li samnoman rakonton[1].
ResumoRedakti
Interesita ekde 1835 de tiu temo kiun jam pritraktis la Kaino de Byron kaj la Faust de Goethe, Flaubert verkis tri versiojn de tiu longa poemo kie la ermito de Tebaido dialogas kun sinsekvaj aperoj. Sankta Antonio rememoras sian pasinton, la diablajn tentadojn: voluptamo, povo ktp, krom la apero de lia disĉiplo, Hilariono, kiu prezentas la li ĉiajn diojn, kredojn, ritojn, ktp, sen forgesi la kontraŭdirojn de la Biblio.
NotojRedakti
- ↑ Jakuta Alikavazovic, Flaubert : biographie, analyse littéraire, étude détaillée des principales œuvres, Studyrama, 2003, 15 http://books.google.fr/books/about/Flaubert.html?hl=fr&id=5CE9fsOyWSEC
Eksteraj ligilojRedakti
- Saint Antoine La tri versioj elŝuteblaj.
- Pri La Tentation de saint Antoine ĉe la retejo Flaubert
- La Tentation de saint Antoine, versio aŭdebla