La carta esférica
filmo reĝisorita de Imanol Uribe en 2007
La carta esférica (La sfera mapo) estas hispana filmo reĝisorita de Imanol Uribe, kiu premieris en 2007, kaj estis bazita sur la samnoma romano de Arturo Pérez-Reverte. Ĝi estis filmita en Algeciras, Barcelono, Kadizo, Cartagena, Madrido kaj Murcio. La filmo referencas al rabado fare de trezorĉasistoj de ŝipoj dronitaj en hispanaj akvoj.
La carta esférica | |
---|---|
Dosiero:La-carta-esférica.jpg | |
filmo | |
Originala titolo | La carta esférica |
Originala lingvo | hispana lingvo |
Kina aperdato | 2007, 31 aŭg. 2007 |
Ĝenro | aventura filmo |
Kameraado | Javier Aguirresarobe |
Reĝisoro(j) | Imanol Uribe |
Produktisto(j) | Enrique Cerezo |
Scenaro | Imanol Uribe |
Filmita en | Kartaĥeno |
Muziko de | Bingen Mendizábal |
Rolantoj | Carmelo Gómez • Darío Grandinetti • Enrico Lo Verso • Aitana Sánchez-Gijón • Gonzalo Cunill • Lucina Gil • Carlos Kaniowsky |
IMDb | |
Intrigo
redaktiEksmaristo Coy (Carmelo Gómez) ekkonas en aŭkcio de ŝipaj objektoj Tánger Soto (Aitana Sánchez-Gijón). Inter ambaŭ formiĝas rilato kiu superas la profesiecon dum ili serĉas dronitan brigantinon kiun ankaŭ aliuloj serĉegas.
Geaktoraro kaj roluloj
redakti- Gonzalo Cunill ... Kiskoros
- Javier García Gallego ... Piloto
- Lucina Gil ... Rocío Gamboa
- Darío Grandinetti
- Carmelo Gómez ... Coy
- Carlos Kaniowsky ... Perona
- Enrico Lo Verso ... Palermo
- Violeta Pérez
- Aitana Sánchez-Gijón ... Tánger Soto
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo La carta esférica (película) en la hispana Vikipedio.