La comunidad (La komunumo) estas trilera hispana filmo de nigra komedio de la jaro 2000 reĝisorita de Álex de la Iglesia kaj stelulita de Carmen Maura, inter multaj aliaj unurangaj geaktoroj.[1] Ĝi ricevis diversajn premiojn kaj nomumojn.

La comunidad
filmo
Originala titolo La comunidad
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 2000, 10 jan. 2002
Ĝenro komedia filmo, horora filmo, suspensa filmo, krimfilmo, mistera filmo
Kameraado Kiko de la Rica
Reĝisoro(j) Álex de la Iglesia
Produktisto(j) Andrés Vicente Gómez
Scenaro Álex de la Iglesia • Jorge Guerricaechevarría
Filmita en Madrido
Loko de rakonto Madrido
Muziko de Roque Baños
Rolantoj Carmen Maura • María Asquerino • Sancho Gracia • Emilio Gutiérrez Caba • Terele Pávez • Enrique Villén • Eduardo Gómez Manzano • Jesús Bonilla • Marta Fernández Muro • Paca Gabaldón • Ane Gabarain • Kiti Mánver • Manuel Tejada • Gorka Aguinagalde • Ramón Barea • Mariví Bilbao • Andrés de la Cruz • Antonio de la Torre • Borja Elgea • Ion Gabella • Aitor Mazo • Rodolfo Sancho • Manuel Tallafé • Luis Tosar • Ione Irazabal • Carlos Lucas
Produktinta firmao Lolafilms
Honorigoj Q6351672 • Silver Shell for Best Actress • Goya Award for Best Actress • Q24051689 • Goya Award for Best Supporting Actor
IMDb
vdr

Intrigo redakti

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Julia (Carmen Maura) estas malsukcesa en la vivo virino laboranta por prinemoveblaĵa vendentrepreno. Ŝi estas edziniĝinta al Ricardo (Jesús Bonilla), same negativa kaj mezgrava viro. Julia estas montranta loĝejon,[1] kaj en serio de hazardoj kaj likaĵo plafona el supra etaĝo, ŝi malkovras, ke la solema maljunulo ĵus mortinta inter rubamaso estis malkaŝinta 300 milionojn de pesetoj. Estus facila foriri kunportinta la monon, sed fakte ĝi ne estos tiom facila, ĉar ankaŭ la aliaj loĝantoj (ĉiuj nenormaluloj) deziras ekhavi la monon.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj redakti

  • Carmen Maura kiel Julia García
  • Eduardo Antuña kiel Charly
  • María Asquerino kiel Encarna
  • Jesús Bonilla kiel Ricardo
  • Marta Fernández Muro kiel Paquita
  • Paca Gabaldón kiel Hortensia
  • Ane Gabarain kiel Karina
  • Sancho Gracia kiel Castro
  • Emilio Gutiérrez Caba kiel Emilio
  • Kiti Mánver kiel Dolores
  • Terele Pávez kiel Ramona
  • Roberto Perdomo kiel Oswaldo
  • Manuel Tejada kiel Julián Chueca
  • Enrique Villén kiel Domínguez
  • Eduardo Gómez kiel García
  • Antonio de la Torre kiel Quique

Etoso redakti

La menciita intrigo disvolviĝas en etoso kun granda populareco tra tri diversaj formatoj: nome bildliteraturo, kino kaj televida serio. Dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj famiĝis populara bildostrio, nome 13, Rue del Percebe, en la lasta paĝo de komikso, en kiu aperis po unu sceno el ĉiuj dek loĝejoj de loĝejaro, inklude terason, kaj teretaĝajn vendejon kaj pordogardistejon. Tiu formato estis uzita por la filmo "La comunidad". Poste sama strukturo ripetiĝis en la televida serio Aquí no hay quien viva (Ĉi tie neniu povas vivi), populara dum la 2000-aj jaroj, fakte premierita en 2003, tri jarojn post la publikigo de "La comunidad".

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Iglesia, Álex de la; Antuña, Eduardo; Asquerino, María; Bonilla, Jesús (29a de septembro 2000), La comunidad, Antena 3 Televisión, Lolafilms, Vía Digital, Konsultita la 2an de oktobro 2020.


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo La comunidad en la hispana Vikipedio.