Malfermi la ĉefan menuon

La du bibliaj rakontoj pri la kreo

La du bibliaj rakontoj pri la Kreo kuŝas en la unuaj du ĉapitroj de la Genezo (la unua en 1,1-2,4a dum la dua en 2,4b-25). Jen la du tekstoj:
Unua rakonto: “1 En la komenco Dio kreis la ĉielon kaj la teron. 2 Kaj la tero estis senforma kaj dezerta, kaj mallumo estis super la abismo; kaj la spirito de Dio ŝvebis super la akvo. 3 Kaj Dio diris: Estu lumo; kaj fariĝis lumo. 4 Kaj Dio vidis la lumon, ke ĝi estas bona; kaj Dio apartigis la lumon de la mallumo. 5 Kaj Dio nomis la lumon Tago, kaj la mallumon Li nomis Nokto. Kaj estis vespero, kaj estis mateno, unu tago. 6Kaj Dio diris: Estu firmaĵo inter la akvo, kaj ĝi apartigu akvon de akvo. 7 Kaj Dio kreis la firmaĵon, kaj apartigis la akvon, kiu estas sub la firmaĵo, de la akvo, kiu estas super la firmaĵo; kaj fariĝis tiel. 8 Kaj Dio nomis la firmaĵon Ĉielo. Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la dua tago. 9 Kaj Dio diris: Kolektiĝu la akvo de sub la ĉielo en unu lokon, kaj aperu la sekaĵo; kaj fariĝis tiel. 10 Kaj Dio nomis la sekaĵon Tero, kaj la kolektiĝojn de la akvo Li nomis Maroj. Kaj Dio vidis, ke ĝi estas bona. 11 Kaj Dio diris: Kreskigu la tero verdaĵon, herbon, kiu naskas semon, fruktarbon, kiu donas laŭ sia speco frukton, kies semo estas en ĝi mem, sur la tero; kaj fariĝis tiel. 12 Kaj la tero elkreskigis verdaĵon, herbon, kiu naskas semon laŭ sia speco, kaj arbon, kiu donas frukton, kies semo estas en ĝi mem laŭ sia speco. Kaj Dio vidis, ke ĝi estas bona. 13 Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la tria tago. 14 Kaj Dio diris: Estu lumaĵoj en la ĉiela firmaĵo, por apartigi la tagon de la nokto, kaj ili prezentu signojn, tempojn, tagojn, kaj jarojn; 15 kaj ili estu lumaĵoj en la ĉiela firmaĵo, por lumi super la tero; kaj fariĝis tiel. 16 Kaj Dio faris la du grandajn lumaĵojn: la pli grandan lumaĵon, por regi la tagon, kaj la malpli grandan lumaĵon, por regi la nokton, kaj la stelojn.17 Kaj Dio starigis ilin sur la ĉiela firmaĵo, por ke ili lumu sur la teron, 18 kaj por ke ili regu la tagon kaj la nokton kaj faru diferencon inter la lumo kaj la mallumo. Kaj Dio vidis, ke ĝi estas bona. 19 Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la kvara tago. 20 Kaj Dio diris: La akvo aperigu moviĝantaĵojn, vivajn estaĵojn, kaj birdoj ekflugu super la tero, sub la ĉiela firmaĵo. 21 Kaj Dio kreis la grandajn balenojn, kaj ĉiujn vivajn estaĵojn moviĝantajn, kiujn aperigis la akvo, laŭ ilia speco, kaj ĉiujn flugilhavajn birdojn laŭ ilia speco. Kaj Dio vidis, ke ĝi estas bona. 22 Kaj Dio ilin benis, dirante: Fruktu kaj multiĝu, kaj plenigu la akvon en la maroj, kaj la birdoj multiĝu sur la tero. 23 Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la kvina tago. 24 Kaj Dio diris: La tero aperigu vivajn estaĵojn, laŭ ilia speco, brutojn kaj rampaĵojn kaj surterajn bestojn, laŭ ilia speco; kaj fariĝis tiel. 25 Kaj Dio kreis la bestojn de la tero, laŭ ilia speco, kaj la brutojn, laŭ ilia speco, kaj ĉiujn rampaĵojn de la tero, laŭ ilia speco. Kaj Dio vidis, ke ĝi estas bona. 26 Kaj Dio diris: Ni kreu homon laŭ Nia bildo, similan al Ni; kaj ili regu super la fiŝoj de la maro kaj super la birdoj de la ĉielo kaj super la brutoj, kaj super ĉiuj rampaĵoj, kiuj rampas sur la tero. 27 Kaj Dio kreis la homon laŭ Sia bildo, laŭ la bildo de Dio Li kreis lin; en formo de viro kaj virino Li kreis ilin”,
Dua rakonto: (Gn 2) “4b Kiam Dio la Eternulo faris la teron kaj la ĉielon, 5 nenia kampa arbetaĵo ankoraŭ estis sur la tero, kaj nenia kampa herbo ankoraŭ kreskis, ĉar Dio la Eternulo ne pluvigis sur la teron, kaj ne ekzistis homo, por prilabori la teron. 6 Sed nebulo leviĝadis de la tero kaj donadis malsekecon al la tuta supraĵo de la tero. 7Kaj Dio la Eternulo kreis la homon el polvo de la tero, kaj Li enblovis en lian nazon spiron de vivo, kaj la homo fariĝis viva animo. 8 Kaj Dio la Eternulo plantis ĝardenon en Eden en la Oriento, kaj Li metis tien la homon, kiun Li kreis”.

La unua rakontoRedakti

La unua rakonto estas karakterizita per la priskribo pri Dio kiel kreinto de ĉio, danke al lia absoluta potenco. La tiulokaj antikvaj kosmogonioj parolis pri la kreo de la mondo kiel lukto inter diversaj diaĵoj inter si: la venkinta diaĵo utiligis la erojn de la venkita diaĵo kiel materisalo por kunmunti la partojn de la mondo (Vidu: Iŝtar. En la Biblio ne troviĝas nenio de ĉio tio, Dio estas la unika protagonisto kaj “produktas” la mondon senlukte kaj senpene.
Oni povas noti ankaŭ perfektan paralelismon inter la verkoj de la unuaj tri tagoj kaj la verkoj de la duaj tri tagoj, krome en la unua serio okazas la disigo de la elementoj, en la dua la popolado de tuj elementoj: en la unua tago Dio kreas la lumon kaj disigas la lumon el la mallumo, en la kvara tago Dio popoligas tiujn elemenojn per la Suno, la Luno kaj la Steloj. Interesas noti kiel la astroj, kiuj en la paganaj tiutempaj religioj estis konsideritaj diaĵoj, ĉi tie estas subklasataj al la rango de “lumiloj”, nome de lampoj, kiuj lumigas la tagon kaj la nokton.
En la dua tago estas kreata la firmamento kiu disigas la superajn akvojn, nome la pluvaj akvoj, el tiuj malsuperaj, la oceanoj, (la firmamento estis konsiderita kiel kupolo kiu entenis la akvojn starantajn supre) al kio korespondas la kreo de la birdoj kaj fiŝoj en la kvina tago. En la tria tago okazas la disigo de la tera el la maro, en la sesa la popolado de la tero per la kreo de la teraj bestoj. La kulmino de la kreo estas la homo, kreita lasta, laŭbilde kaj lauŭsimile de Dio. La sepa tago estas la tago de la ripozo de Dio. La inspisrita verkisto ne verkas en la stilo de la komuna prozo, sed en tiu de la arta prozo, kies precipa regulo, en la antikva Oriento, estis “produkti en la tekstoj la paralelismon kaj la simetrion”. La progresiva procedo de la kreado montras la laŭgradan kompletiĝon de la kreitaĵro kaj la finan perfektecon de la kuno. La versego 4a, la lasta de la unua rakonto, finiĝas per speco de titolo metita ĉe la fino: “Tiuj estas la generacioj (toledòt) de la ĉielo kaj de la tero kiam ili estis kreitaj”.

Dua rakonto pri la kreoRedakti

Al tiu versego sekvas la 2,4b kiu komenciĝas portante malantaŭen al la momenco de la kreado, kvazaŭ nenio estis farita, diras fakte: “Kiam Javeo Javeo-Elohim alestigis la teron kaj la ĉelon kaj ne estis arbetaĵo sur la tero….”. Oni notu ke ĉi tie oni diras ke ne ekzistas ankoraŭ la vegetaĵaro, pri kiu oni jam antaŭe parolis: ni estas ĉe la komenco de nova rakonto, la dua kiu momenciĝas per la kreo de la homo, kiu estas metita en unua vido ekde la komenco ĝis la fino. La tero estas ebenaĵo senfolia, senherba, senarba kaj senbesta kaj Dio per la koto de tiu ebenaĵo formas la homon (Adàm ĉar devenigita el la tereno – adamà”. Nur tiupunkte Dio enplantas ĝardenon por la homo kaj lin tien translokigas, poste kreas per la koto la terajn bestojn kaj la birdojn, ĉar la homo ne restu sola: ĉio estas farita cele de la homo. Se en la unua rakonto la perspektivo estis kosma kaj dia, ĉi tie estas male tera kaj homa, la unua rakonto komenciĝas fakte per la kreo de la ĉielo kaj de la tero kaj la homo aperas lasta, en la dua male la atento estas centrigita detuj sur la homo kaj la kreaĵaro estas donaco de Dio por li.

Ilia HarmoniiĝoRedakti

La fakto ke la Biblio al ni prezentas du malsamajn rakontojn ne signifas ke tiuj estas en opono unu kontraŭ alia: fakte, la redaktoro ne povis kontraŭdiri sin mem ĉar la rakonto de la Genezo, spite de la diverseco de la fontoj (la unua referencas kaj profitas de la “sacerdota”, dum la dua enkadriĝas en la “javista” tradicio), prezentas rimarkindan unuecon kaj koheron de la kuno kaj ekzegeziistoj substrekas ke neniu samtempa rakonto prezentas tian rakontan koheron: do estus nesubteneble atribui al tiu redaktisto la naivecon esti falinta en tian memkontraŭadiro. Konsiderinte ke la ordo tra kiu estas alestigita la eventoj diferencas, kaj plue konsiderinte ke la aŭtoro ne povas tiel vulgare sin kontraŭdiris, oni devas konkludi ke tiu kiu unuigis la du rakontojn ne intencis priskribi objektivan fakton: la sinsekvo de la kreivaj eventoj ne interesas la aŭtoron kiel priskribo pri kronologia disvolviĝo: la kontraŭdiroj ne koncernas la substancon, sed nur la formon de la rakonto kiu obeas al la literaturaj kriterioj kaj al la pensrakontaj postuloj de la medio en kiu li verkas. Oni trovas ĉi-tie esprimita iu doktrino, evento, kaj ne la efektivaj apartaĵoj de ĝia realiĝo. La intencita unikaĵo celas komuniki ke Dio reale kreis la homon por kiu Li provizas.
Malsamas la perspektivoj: en la unua rakonto la homo estas kreita lasta, ĉar li estas la kronaĵo de la kreitaĵoj kiuj estas al li ordinitaj; en la dua raconto la homo estas kreita unua, ĉar havas pligrandan dignecon kompare kun al aliaj kreataĵxoj, kiuj estas kreitaj post li, por kontentigi liajn bezonojn. La koncepto esprimita de la du rakontoj evidente estas la sama, ankaŭ se en la dua elmerĝas nuanco malsama, ĉar la homo estas alvokata kunlabori kun Dio al konservo de la kreitaĵaro.

Hodiaŭaj konkludojRedakti

Se iam tiu interpreto estis intuicie akcetipta dum kelkaj suspektigis kontraŭdiron en Biblio kiu, vole/nevole, favorus al nekredemo, hodiaŭ tiu intuicio havas sciencan fundamneton ĉar hodiaŭ klare estas malkovritaj la literatutaj ĝenroj de la antikva literaturo de la proksima Oriento kaj tiuj, parte similaj, de la Biblio. Vidu: Hipotezo dokumenta kaj libroj de [1].

Eksteraj ligilojRedakti

[2] en Cathopedia itallingva katorlia reta enciklopedio.

BibliografioRedakti

  • Vidu bibliografion en “Hipoteza dokumenta” [3]
  • Garrido Gallardo, Miguel Ángel (Coord.), Teoría de los géneros literarios, Madrid. Arco, 1988.
  • Muñoz Iglesias, Salvador, Los géneros literarios y la interpretación de la Biblia, Madrid: Casa de la Biblia, 1968.
  • Rodríguez Pequeño, Francisco Javier, Ficción y géneros literarios, Madrid: Universidad Autónoma de Madrid, 1995.
  • Rodríguez Pequeño, Mercedes. Los formalistas rusos y la teoría de los géneros literarios, Madrid: Júcar, 1991.

Vidu ankaŭRedakti