La heredaĵo estas filmo reĝisorita de la kongano Dankon Kwibe en du partoj. La unua parto estas anoncita al la esperanista publiko la 20-an de aprilo 2021. Estas filmo, kiu montras konkretajn problemojn, kiel edziĝo kun la vidvino de la frato, postuloj de la socio rigarde al viroj kaj ‘’favoroj’’ al virinoj. Mallonge, la filmo prezentas enrigardon pri kelkaj tradiciaj praktikoj, kiuj bremsas aŭ malkuraĝigas homojn en la procezo de virina emancipiĝo en Afriko.

La heredaĵo
filmo
Originala titolo La heredaĵo
Produktadlando  Burundo
Originala lingvo Esperanto
Kina aperdato aprilo 2021
Daŭro 30 min
Reĝisoro(j) Dankon Kwibe
Distribuo Miriadanoj Filmo
vdr

Kwibe, la ĉefa rolulo, post la morto de la frato edziĝis kun ties edzino laŭ lokaj tradiciaj kutimoj kaj tiel heredis la bonhavaĵojn de la mortinto. La juna paro dediĉis sin al trankvila familia vivo sufiĉe plena de reciproka amo. Ĉiutage la edzino dommastrumas, prizorgas la infanojn kaj preparas la revenon de la edzo, kiu iras labori, ĝis iam ĉio ŝanĝiĝis: la edzo decidis havi duan edzinon…

Temas pri interesa, pensiga filmo realigita en afrika etoso kun subtekstoj en la angla lingvo. Malgraŭ malbona prononcmaniero de kelkaj aktoroj, ŝokaj paroloj kaj agoj ĉe la filmfino – kio donas impreson pri manko de respekto al virino – la kinaĵo estas vere spektinda, tiom pli ke, la rezulto teknike estas imprese bonkvalita kaj la roluloj tre elturniĝemaj kun limigitaj rimedoj.

Eksteraj ligiloj redakti