La kolonoj de la Tero

La kolonoj de la Tero (angle The Pillars of the Earth) estas historia romano de la brita aŭtoro Ken Follett, kun agado okazanta en Anglio dum la Mezepoko, specife en la 12-a jarcento, dum periodo de Interna milito nomita angla anarkio, inter la sinkado de la Blanka Ŝipo kaj la murdo de angla ĉefepiskopo Thomas Becket. Ĝi ankaŭ etosigas pilgriman vojaĝon al Santiago-de-Kompostelo tra Francio kaj Hispanio.

The Pillars of the Earth
skribita verko • romanserio
Aŭtoroj
Aŭtoro Ken Follett
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldondato 1989
Eldonejo Macmillan Publishers
Ĝenro historia romano
Loko de rakonto Anglio
Honorigoj Oprah's Book Club
vdr

La romano priskribas la evoluon de gotika arkitekturo de ĝia antaŭulo, romanika arkitekturo, kaj la sortoŝanĝoj de la priorejo de Kingsbridge, kontraste al la fono de historiaj okazaĵoj kiuj tiutempaj. Kvankam Kingsbridge estas la nomo de vera angla urbo, la Kingsbridge menciita en la romano estas, fakte, fikcia loĝloko reprezentanto de la tipa angla urbo en kiu merkatoj estis establitaj tiutempe.

La aŭtoro surprizis per ĉi tiu romano ne nur siajn legantojn, avidajn de trileroj, sed ankaŭ siajn redaktantojn, pro ĝia enhavo kaj longeco (pli ol 1000 paĝoj). Ĝi estis eldonita en 1989, kaj fariĝis la plej granda vendaĵo de Follett.

La romano estis inkluzivita en la 33-a pozicio de la enketo farita de la BBC en 2003, kies celo estis trovi la plej estimatajn verkojn de brita literaturo. Krome, ĝi estis elektita en 2007 fare de la literatura klubo Oprah's Book Club.

La dua parto, Mondo senfina, aperis la 9-an de oktobro 2007.