La koloro de la granatoj

La Koloro de la granatoj (armene : Նռան գույնը , Nran gujne ; ruse: Цвет граната , Cvet granata) estas soveta armena arta filmo el 1969 verkita kaj reĝisorita de Sergej Paraĝanov. La filmo estas poezia traktado de la vivo de armena poeto kaj trobadoro de la 18-a jarcento Sajat-Nova.  Ĝi aperis en iuj enketoj kiel unu el la plej bonegaj filmoj iam ajn faritaj.[1].

La koloro de la granatoj
filmo
Originala titolo Նռան գույնը
Originala lingvo rusa lingvo • armena lingvo
Kina aperdato 1968
Ĝenro arta filmo, filmbiografio
Kameraado Suren Shakhbazyan
Reĝisoro(j) Sergej Paraĝanov
Scenaro Sergej Paraĝanov
Loko de rakonto Armenio
Muziko de Tigran Mansurian
Rolantoj Sofiko Chiaureli • Vilen Galstyan • Spartak Bagashvili • Gogi Gegechkori • Medea Japaridze
Produktinta firmao Armenfilm
IMDb
vdr

La Koloro de la granatoj estas biografio de la armena aŝiko Sajat-Nova (Reĝo de Kantoj), kiu provas malkaŝi la vivon de la poeto vide kaj poezie anstataŭ laŭvorte. La filmo prezentas malmultan dialogon per aktivaj scenoj, kiuj montras la vivon de la poeto per ĉapitroj: Infanaĝo, Junaĝo, Kortego de Princo (kie li enamiĝas al carino), La Monaĥejo, La Sonĝo, Maljuneco, La Anĝelo de Morto kaj Morto[1]. Estas sonoj kaj muziko kaj foja kantado sed dialogo estas malofta. Ĉiu ĉapitro estas indikita per titolkarto kaj enkadrigita per kaj la fantazio de Sergej Paraĝanov kaj la poemoj de Sajat-Nova. Aktorino Sofiko Ĉiaŭreli precipe ludas ses rolojn en la filmo, kaj virajn kaj virinajn[2].  Laŭ Frank Williams, la filmo de Paraĝanov festas la supervivon de armena kulturo antaŭ subpremo kaj persekuto, "Estas specifaj bildoj tre ŝarĝitaj, sangoruĝa suko disverŝiĝanta de tranĉita granato en tukon kaj formanta makulon en la formo de la limoj de la praa Reĝlando Armenio; tinkturistoj levantantaj lanajn fadenojn el kuvoj en la koloroj de la nacia flago, ktp. ".

Paraĝanov, la reĝisoro, diris, ke lia inspiro estas "la armena prilumita miniaturo", kaj ke li "volis krei tiun internan dinamikon, kiu venas de interne de la bildo, la formoj kaj la dramaturgio de koloro."  Li ankaŭ priskribis ĉi tiun filmon kiel serion de persaj miniaturoj.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 The Colour of Pomegranates: a chance to savour a poetic masterpiece. Guardian News and Media (7a de oktobro 2014). Alirita 23a de aprilo 2018.
  2. The Color of Pomegranates (Sayat Nova). Parajanov.com. Parajanov-Vartanov Institute. Alirita 23a de aprilo 2018.