La maniero de la diablo

La maniero de la diablo (angle The Devil's Mode) estas la nura kolekto de noveloj de la angla verkinto Anthony Burgess. Ĝi aperis en 1989.

La maniero de la diablo
literatura verko
Aŭtoroj
Lingvoj
Eldonado
Eldondato 1989
vdr

La rakontoj inkluditaj estas multfacetaj en siaj valoroj kaj temoj kaj demonstras la karakterizan larĝan gamon de Burgess; ili traktas tiajn temojn kia la privata vivo de Shakespeare, pri kiu Burgess konjektumis en sia novelo Nothing Like the Sun (Nenio Kiel la suno), kaj la vivoj de britaj elmigrintoj en Ekstrema Oriento, esplorita fare de Burgess en lia malaja trilogio.

Enhavo redakti

  • A Meeting in Valladolid (Renkontiĝo en Valadolido) - Shakespeare, turneante en Hispanio, renkontas Cervantes.
  • The Most Beautified – superreala, metafizika esploro de beleco.
  • The Cavalier of The Rose (La Kavaliro de La Rozo) – literatura adaptaĵo de la operolibreto Der Rosenkavalier de Hugo von Hofmannsthal.
  • 1889 and The Devil's Mode (1889 kaj la Maniero de La Diablo) – Claude Debussy, vizitante familion Rossetti en Londono, renkontas Mallarmé, kies poemon "Afternoon of a Faun" (Posttagmezo de faŭno) li muzikigas.
  • Wine of The Country (Vino de La lando) – rakonto pri malfideleco kaj seksa libero koncerne britan paron en Brunejo.
  • Snow (Neĝo) – loze aŭtobiografia rakonto de brita viro en Malajzio dum la lastaj tagoj de la Brita Imperio, intencita kiel kontraŭaĵo al "Pluvo" de William Somerset Maugham.
  • The Endless Voyager (la senfina vojaĝanto) – plinoviĝaĵo de "La fluganta fantomŝipo", transmetita al la aviadila epoko.
  • Hun (huno) – La plej longa el la rakontoj, novelo pri Atilo la Huno prepariĝanta detrui la Romian Imperion.
  • Murder to Music (murdo laŭ muziko) – pastiĉo de rakonto pri Sherlock Holmes, en kiu granda detektivo solvas simfonian krimon.