La preĝejo de Auvers

pentraĵo de Vincent van Gogh

La preĝejo de Auvers estas olepentraĵo sur kanvaso de 74 je 94,5cm de la nederlanda pentristo Vincent van Gogh. Ĝi estas videbla en la Musée d'Orsay en Parizo, Francujo. La pentraĵo montras post-impresionisman influon.

La preĝejo de Auvers
La preĝejo de Auvers
Vincent van Gogh, junie 1890
oleo sur kanvaso
94,5 × 71 cm
Musée d'Orsay
vdr

Tiu pentraĵo estis verkita de Van Gogh, post kiam li forlasis la malsanulejon de Saint-Rémy-de-Provence la 16-an de majo 1890 por reiri norden. Post vizito al sia frato Theo à Paris, li instaliĝis en Auvers-sur-Oise por esti flegita de la doktoro Paul Gachet. Tie li pasigis la dek lastajn semajnojn de sia vivo kaj pentris krome centon da aliaj pentraĵoj.

Motivo redakti

 
La preĝejo de Auvers-sur-oise

La bildo montras la frugotikan preĝejon kun du romanikaj kapeloj de la ĥora flanko. Kvankam Van Gogh pentris 70 pentraĵojn dum liaj lastaj monatoj en Auvers, li tamen nur unufoje traktis tiun motivon.